Issy-les-Moulineaux
Issy-les-Moulineaux [isi le mulino] estas franca komunumo kaj ĉirkaŭurbo de Parizo en la departemento Hauts-de-Seine, en la regiono Francilio. Ĝi havis 64 027 loĝantojn en la jaro 2009[1].
Issy-les-Moulineaux | ||
---|---|---|
Strato Ernest Renan en Issy-les-Moulineaux | ||
Administrado | ||
Lando | ![]() | |
Regiono | Francilio | |
Departemento | Hauts-de-Seine | |
Arondismento | Boulogne-Billancourt | |
Kantono | Issy-les-Moulineaux | |
Komunumaro | Communauté d'agglomération Grand-Paris-Seine-Ouest | |
Urbestro | André Santini (2014–2020) | |
Insee-kodo | 92040 | |
Poŝtkodo | 92130 | |
Demografio | ||
Loĝantaro | 64 027 (2009) | |
Loĝdenso | 15 065,2 loĝ./km2 | |
Geografio | ||
Koordinatoj | 48° 49′ N, 2° 16′ O (mapo)48.823062.26917Koordinatoj: 48° 49′ N, 2° 16′ O (mapo) | |
Alteco | 28 ĝis 96 m | |
Areo | 4,25 km2 | |
Situo | ||
| ||
GeografioRedakti
Issy-les-Moulineaux troviĝas ĉe la rivero Sejno, sudoriente de Parizo, kun kiu ĝi havas limon. La aliaj najbaraj komunumoj estas Vanves oriente, Clamart sude, Meudon okcidente kaj Boulogne-Billancourt nordoriente, trans la rivero.
TransportoRedakti
Issy-les-Moulineaux havas du metrostaciojn ĉe la linio 12 de la metroo de Parizo: Corentin Celton kaj Mairie d'Issy. Ĝi ankaŭ havas tri haltejojn de la tramlinio T2: Les Moulineaux, Jacques-Henri Lartigue kaj Issy-Val de Seine.
Krome, en Issy-les-Moulineaux troviĝas du stacidomoj: Issy-Val de Seine kaj Issy, ambaŭ en la trajnlinio RER C.
Notoj kaj referencojRedakti
- ↑ Insee. Populations légales 2009 - 92040-Issy-les-Moulineaux (france). Alirita la 26-an de novembro 2012.