Meudon
![]() |
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Meudon (stacidomo). |
Meudon [mødɔ̃] estas franca komunumo kaj ĉirkaŭurbo de Parizo en la departemento Hauts-de-Seine, en la regiono Francilio. Ĝi havis 45 058 loĝantojn en la jaro 2010[1].
Meudon | ||
---|---|---|
![]() La stelobservejo de Meudon | ||
Administrado | ||
Lando | ![]() | |
Regiono | Francilio | |
Departemento | Hauts-de-Seine | |
Arondismento | Boulogne-Billancourt | |
Kantono | Meudon Issy-les-Moulineaux | |
Komunumaro | Communauté d'agglomération Grand Paris Seine Ouest | |
Urbestro | Hervé Marseille (2008–2014) | |
Insee-kodo | 92048 | |
Poŝtkodo | 92190, 92360 | |
Demografio | ||
Loĝantaro | 45 058 (2010) | |
Loĝdenso | 4 551,3 loĝ./km2 | |
Geografio | ||
Koordinatoj | 48° 48′ N, 2° 14′ O (mapo)48.80752.24028Koordinatoj: 48° 48′ N, 2° 14′ O (mapo) | |
Alteco | 28 ĝis 179 m | |
Areo | 9,9 km2 | |
Situo | ||
GeografioRedakti
Meudo troviĝas 9 km sudokcidente de la centro de Parizo. La najbaraj komunumoj estas Boulogne-Billancourt norde, Issy-les-Moulineaux nordoriente, Clamart oriente, Vélizy-Villacoublay sudokcidente, Chaville okcidente kaj Sèvres nordokcidente.
TransportoRedakti
La stacidomo Bellevue
Meudon havas tri regionajn stacidomojn:
Ĝi havas du haltejojn en la tramlinio T2:
Ĝi havas du haltejojn en la tramlinio T6:
Rilatoj al EsperantoRedakti
Komence de la 20-a jarcento en Meudon aktivis la esperantlingva eldonejo Tra la mondo, kiu inter alie en 1907 publikigis la komedion Duonsurda de Jeanne Flourens.
Notoj kaj referencojRedakti
- ↑ Insee. Populations légales 2010 - 92048-Meudon (france). Alirita la 20-an de marto 2013.