Duonsurda

duakta komedio, originale esperantlingve verkita
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Duonsurda : duakta komedio estas duakta komedio, originale esperantlingve verkita de Jeanne Flourens (Roksano). Ĝi aperis 16-paĝe en la eldonejo "Tra la Mondo" de Meudon, kaj en dua eldono en 1922 fare de "Villa Roksano", eldonejo de la verkistino.

Duonsurda : duakta komedio
Aŭtoro Jeanne Flourens
Eldonjaro 1907
Urbo Meudon (reeldono en Béziers)
Eldoninto Tra la Mondo
Paĝoj 16
vdr

Recenzoj redakti

 
 Lertaj aktoroj nepre bone amuzos per ĉi tiu komedieto, kaj knabinkoroj, kiuj premiĝas dum la konfliktoj, kontente ĝuos la feliĉan finevoluon antaŭ la falo de l' kurteno. — La stilo estas ĝenerale korekta kaj flua. La interparoloj estas viglaj, interesaj. Nenia enuo, la komedio marŝas vigle ĝis la fino. 
— Literatura Mondo, januaro 1923

Eksteraj ligiloj redakti