Béziers
![]() |
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Béziers (stacidomo). |
Béziers [bezJE] (okcitanlingve Besièrs [bezjes], Esperantigita al Bitero aŭ Beziero[1]), estas la dua plej granda urbo de la franca departemento Hérault, kun iom pli ol 80 000 loĝantoj, kiuj oni france kutime nomas Biterrois [biterŭa].
Béziers | |||
---|---|---|---|
urbo | |||
![]() Béziers kaj la katedralo Saint-Nazaire.
| |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Statuso | Urbo | ||
Lando | Francio | ||
Regiono | Langvedoko-Rusiljono | ||
Departemento | Hérault (subprefektejo) | ||
Arondismento | Béziers (ĉefurbo) | ||
Kantono | Ĉefurbo de 4 kantonoj | ||
INSEE kodo | 34032 [+] | ||
Poŝtkodo | 34500 [+] | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Politiko | |||
Urbestro (ekde 2014-2020) | S-ro Robert Ménard | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 78 683 (2020) [+] | ||
Loĝdenso | 824 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 43° 21′ N, 3° 13′ O (mapo)43.3433333333333.2161111111111Koordinatoj: 43° 21′ N, 3° 13′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 17 m [+] | ||
Areo | 95,48 km² (9 548 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Geografio redakti
Béziers estas trafluata de la rivero Orb kaj de la Canal du Midi (Suda Kanalo), konstruita dum la 17-a jarcento. Ĝi situas nur 20 kilometrojn de la Mediteraneo kaj ĉirkaŭ 50 kilometrojn de mezaltaj montoj kiel la monto Caroux (1002 m).
Historio redakti
Béziers multe suferis dum la krucmilito kontraŭ la kataroj en 1209: la tuta urbo estis detruita kaj bruligita de la katolikaj armeoj kaj la tuta loĝantaro masakrita.
Vidindaĵoj redakti
La ĉefa vidindaĵo estas la mezepoka katedralo (13-a kaj 14-a jarcentoj).
Ekonomio redakti
Béziers estas grava komerca centro, precipe pri la vinoj de Langvedoko (Languedoc).
Vidu ankaŭ redakti
Eksteraj ligiloj redakti
- Oficiala TTT-ejo de la urbo
- Bildoj de Béziers kaj Langvedoko Arkivigite je 2007-03-11 per la retarkivo Wayback Machine
- ↑ Fonto: Kiel traduki okdek franclingvajn vortojn kaj Kiel esperantigi proprajn nomojn Arkivigite je 2015-09-24 per la retarkivo Wayback Machine (2011), P233