Transilien
Transilien | ||
---|---|---|
commuter rail network (en) | ||
Komenco | 20-a de septembro 1999 vd | |
Lando(j) | Francio vd | |
Situo | Francilio | |
Posedata de | Réseau Ferré de France • Société nationale des chemins de fer français vd | |
Retejo | Oficiala retejo | |
TRANSILIEN | |
---|---|
1-a vojaĝo de Francilien (12/12/2009) Vagonaro 50017/18 | |
commuter rail network | |
Ĝeneralaj informoj | |
Loko | Francilio Francio |
Transportsistema speco | Trajno |
Komenco de trafiko | 1999 |
Teknikaj informoj | |
Longeco de sistemo | 1 294 km |
Nombro de linioj | 5: 9: 4: |
Nombro de stacioj | 392 |
Aliaj informoj | |
Traklarĝo | 1 435 mm |
Posedanto | SNCF Réseau /SNCF |
Transportisto | SNCF / Transkeo |
Transilien [tʁɑ̃s.il.jɛ̃] estas fervoja reto de suburbaj trajnoj de SNCF. Ĝi ĉefe priservas stacidomojn de Francilio, kaj ankaŭ kelkajn situantajn en Normandio, Hauts-de-France kaj Centro-Valo de Luaro. Ĝi estas heredanto de suburbaj trajnoj kiuj ekzistis depost la fino de la 19-a jarcento.
Dum la kvin linioj A, B, C, D kaj E konsistigantaj la RER transiras la parizan subgrundon (nur en 2020 koncerne linion E), la ceteraj 8 linioj de « Transilien » eliras el kaj alvenas al la grandaj parizaj stacidomoj, krom linio U, liganta la urban komunumaron de Saint-Quentin-en-Yvelines en stacidomo La Verrière al la afer-kvartalo de La Défense sen transiri Parizon.
« Transilien », same kiel « TER » aŭ « TGV », estas varmarko apartenanta al SNCF. Kreita la 20-an de septembro 1999, ĝi aplikiĝas ekskluzive al pasaĝeraj trajnoj kaj al stacidomoj ekspluatataj de « Direkcio Francilio » de SNCF. Konsekvence, fervojaj linioj kies ekspluatado estas farata de RATP (parto de linioj A kaj B de RER) ne formas parton de Transilien. La fervoja reto, kiu estas posedaĵo de SNCF Réseau, estas ankaŭ traveturata de grandliniaj pasaĝeraj trajnoj, inkluzive de TGV, kaj de vartrajnoj.
Kvin linioj de RER
redaktiLinio | Jaro de ekfunkcio |
Nombro da haltejoj |
Longeco | Ekspluatanto(j) |
---|---|---|---|---|
1969 | 46 | 109 km | RATP / SNCF | |
1977 | 47 | 80 km | RATP / SNCF | |
1979 | 84 | 187 km | SNCF | |
1987 | 59 | 197 km | SNCF | |
1999 | 25 | 60 km | SNCF |
Temas pri la parto ekspluata de SNCF.
Naŭ linioj de trajnoj
redaktiNomenklaturo | Logoo | Klarigoj |
---|---|---|
Linio H | Deirpunkto: Parizo-Nord | |
Linio J | Deirpunkto: Parizo-Saint-Lazare, Grupoj IV, V kaj VI | |
Linio K | Parizo-Nord - Crépy-en-Valois | |
Linio L | Deirpunkto: Parizo-Saint-Lazare, Grupoj II kaj III | |
Linio N | Deirpunkto: Parizo-Montparnasse | |
Linio P | Deirpunkto: Parizo-Est | |
Linio R | Deirpunkto: Parizo-Gare de Lyon | |
Linio U | La Défense – La Verrière | |
Linio V | Massy - Palaiseau – Versailles-Chantiers |
Kvar linioj de tramoj
redaktiLa 20-an de novembro 2006, ekfunkciis la 9-a linio aparta de RER de reto Transilien: temas pri tramlinio T4 ekspluatata de SNCF, kiu ligas Aulnay-sous-Bois al Bondy, en Seine-Saint-Denis.
La 1-an de julio 2017, ekfunkciis la 10-a linio aparta de RER de reto Transilien: temas pri Eksprestramo 11 ekspluatata de Transkeo, kiu ligas Épinay-sur-Seine al Le Bourget.
La 6-an de julio 2022, ekfunkciis la 11-a linio aparta de RER de reto Transilien: temas pri Eksprestramo 13 ekspluatata de Transkeo, kiu ligas Saint-Germain-en-Laye al Saint-Cyr.
La 9-an de decembro 2023, ekfunkciis la 13-a linio aparta de RER de reto Transilien: temas pri Eksprestramo 12 ekspluatata de Transkeo, kiu ligas Évry-Courcouronnes al Massy - Palaiseau.