Tramtransporto en Parizo T4
Tramtransporto en Parizo T4 (aŭ T4) estas linio ekspluatata de SNCF, enservigita la 20-an de novembro 2006 inter Bondy kaj Aulnay-sous-Bois en departemento Seine-Saint-Denis, en Francilio. Ĝi komence estis 7,9 km longa.
T4 - 2 tramtrajnoj Siemens Avanto kaj Alstom Citadis Dualis en Bondy | |
Superrigardo | |
Numero de linio | |
Sistemo | Transilien Tramtransporto |
Trafikado | |
Trafikanto | SNCF |
Historio | |
Malfermo | 20-a de novembro 2006 14-a de decembro 2019 (Nova branĉo) |
Teknikaj trajtoj | |
Longo | 13,3 km |
Ŝpuro | 1435 mm (Normala ŝpuro) |
Stacioj de la fervojlinio | |
20 haltejoj | |
Ĝi devenas de la transformo al duobla trako de la linio de Bondy al Aulnay-sous-Bois, nome Ligne des Coquetiers, malfermita en 1875, sur kiu ĝi entute veturas. Tiel ĝi fariĝis la unua franca linio uzanta materialon de tramtrajno, kvankam ĝia ekspluatado estas entute plenumata laŭ tramvoja modo (laŭvida stirado, veturado sur dekstra trafikflanko, tram-signalado, ktp). fine de 2016 ĝia akurateco estis aparte malgranda, atingante 74,5 %.
Nova branĉo inter Gargan kaj Arboretum estis enservigita la 14-an de decembro 2019. Tiu ĉi branĉo estis plilongigita ĝis fina haltejo Hôpital de Montfermeil la 31-an de aŭgusto 2020.