Siemens Avanto

Siemens Avanto estas malalt-planka veturilo de Siemens. La tramoj havas kolorojn malhelbluaj kun helbluaj kaj oranĝaj surfacoj sur Transilien kaj helgrizaj kun malhelgrizaj kaj bluaj surfacoj sur Mulhouse. La tramo Avanto ankaŭ povas veturi sur trajnaj trakoj kaj tial estas tramtrajno.

Avanto

Tramtrajno U 25500 en Gargan

Tramtrajno U 25500 en Gargan
Nomo kaj tipo
Alia nomo "U 25500" / "U 25600"
Servado
Fervoja operatoro SNCF/Transilien
Nombro de servantaj trajnoj 27
Produktado
Produktisto Siemens
Nombro de konstruitaj trajnoj 27
Konstrujaroj 2006 - 2010
Trajtoj
Longeco 36,970 m
Larĝeco 2,65 m
Alteco 3,52 m
Pordoj po 5 ambaŭflanke
Maksimuma rapido 100 km/h
Pezo 59,6 t
Ŝpuro 1 435 mm
Kurenta sistemo 25 kV / 750 V
Information icon.svg
vdr

FrancioRedakti

T4Redakti

Sur linio T4, iama fervojlinio de SNCF kiu estis transformita al tramlinio, ekde 2006 estis uzataj tramoj de la tipo Avanto. Estas 15 tramoj, kiuj estas konekteblaj. La linio estas operaciita de SNCF / Transilien. La tramoj estas numeritaj en la serio "U 25500".

Tramtrajno Mulhouse Vallée de la ThurRedakti

Dek du tramoj Avanto estis enservigitaj en la tramreto de Mulhouse ekde 2010, en la tramtrajna-servo al Thann. La tramoj veturas inter la Centra Stacidomo de Mulhouse kaj Lutterbach sur tramaj trakoj, poste sur trajnaj trakoj. La servo estas kune administrata de Soléa, la kompanio de transportoj de urbo Mulhouse kaj SNCF. La tramoj estas numeritaj en la serio "U 25600".

Esbly - Crécy-la-ChapelleRedakti

Sur la fervoja linio inter Esbly kaj Crécy-la-Chapelle, la servo funkcias ekde julio 2011 kun tramoj Avanto, kiuj nun estas sur linio T4. La tramoj tie plibonigas la ekipaĵon kaj la vojaĝtempon inter ambaŭ lokoj.

UsonoRedakti

Ĉi tiuj tramoj estas uzataj ankaŭ en Houston kaj San-Diego, 18 kaj 11 respektive.

BildgalerioRedakti

FontoRedakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Avanto en la nederlanda Vikipedio.