RATP (france Régie Autonome des Transports Parisiens, t.e. Aŭtonoma Regio de Parizaj Transportoj) estas publika kompanio kreita de STIF (Sindikato de Transportoj de Francilio) por mastrumi la reton de Metroo de Parizo kaj aliaj urbaj kaj interurbaj transportoj de la franca ĉefurbo kaj ĝia metropola areo (ĉirkaŭurbo), same kiel parton de la linioj de RER (france Réseaux Express Régional, t.e. Reto Ekspresa Regiona).

Régie autonome des transports parisiens

Logo Groupe RATP (français) 2018.svg
Fondita 1-an de januaro 1949
Sidejo Parizo Flago-de-Francio.svg Francio
Estr(ar)o Jean Castex
Dungitoj 59 667 (2015)
Agokampo Publika transporto
TTT www.ratp.fr
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

La kompanio estis kreita en 1949 anstataŭante la antaŭan "CMP" (france Compagnie du chemin de fer métropolitain de Paris, t.e. Kompanio de fervojo Metropolitena de Parizo), por kune mastrumi la publikajn transport-rimedojn subterajn aŭ surterajn, kiuj estis administrataj de privataj entreprenoj. Ĝia statuto estas tiu de "EPIC" (france établissement public à caractère industriel et commercial, t.e. Entrepreno Publika kun karaktero Industria kaj Komerca).

Jean Castex estis oficiale nomumita ĝenerala estrar-prezidanto de RATP la 19-an de oktobro 2022.[1]

Transport-reto de RATPRedakti

La transport-reto ekspluatata de RATP konsistas el:

Aŭtobus-linioj de ParizoRedakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Busoj de RATP.

RATP ekspluatas la liniojn numeritajn de 20 ĝis 96 en Parizo "intra-muros" same kiel liniojn numeritajn de 100 ĝis 690 en la periferio de Parizo, kie la servo estas partigita kun aliaj entreprenoj grupigitaj en Optile (france Organisation professionnelle des transports d'Île-de-France, t.e. Organizaĵo profesia de transportoj de Francilio).

Koncerne la parizajn liniojn, ĝia numerado, iniciatita de Lagarrigue, respondas al ia logiko.

La unua numero (deko) korespondas al centra zono:

La dua numero korespondas al periferia zono:

  • 2 Sudokcidento - Maldekstra bordo de Sejno / Porte d'Auteuil
  • 3 Okcidento - Porte d'Auteuil / Porte de Champerret
  • 4 Nordokcidento - Porte de Champerret / Porte de Montmartre
  • 5 Nordo kaj nordoriento - Porte de Montmartre / Porte de Pantin
  • 6 Oriento - Porte de Pantin / Dekstra bordo de Sejno
  • 7 Sudoriento - Maldekstra bordo de Sejno / Porte de Gentilly
  • 8 Sudo - Porte de Gentilly - Porte de Versailles
  • 9 Sudokcidento - Porte de Versailles - Maldekstra bordo de Sejno

Tamen, ĉiufoje estas pli da esceptoj al tiu regulo inter la aŭtobusoj de Parizo ĉar la trairoj de la linioj variis laŭlonge de la jaroj (ekzemple la linioj 24, 29, 53, 66 kaj 89)

Krome oni renkontas alian specialan linion: la linio PC, kiu kun la novaj linioj T3a kaj T3b de tramvojo konsistigas la tri arkojn de ĉikaŭiranta linio kiu laŭiras la paralelajn bulvardojn al ekstera bulvardo aŭ periferia aŭtovojo de Parizo. Krome ĝi posedas aliajn liniojn kiuj limigas sian trairon al kvartalo.

Tra ĉiuj tiuj transport-rimedoj, RATP faris en 2002 totalon de 2666,3 milionoj da vojaĝoj, distribuitaj inter

  • Metroo: 1283,3 milionoj da vojaĝoj (48%),
  • Aŭtobuso: 915,9 milionoj da vojaĝoj (34%),
  • Linioj A kaj B de RER: 410 milionoj da vojaĝoj (15%),
  • Tramvojo: 52,2 milionoj da vojaĝoj (2%)

En 2006, la totalo de vojaĝoj kreskis al 2865 milionoj, supozante kreskon de 1,9% kompare kun 2005.

ReferencojRedakti

  1. Armand, César. La Tribune: Jean Castex officiellement nommé PDG de la RATP (19 oktobro 2022).

Vidu ankaŭRedakti

Eksteraj ligilojRedakti