112 (kriza telefonnumero)

porkriza telefonnumero

112 estas kriza telefonnumero uzata en pluraj landoj por alvoki krizajn servojn (ambulancon, fajrobrigadistojn, policon). La telefonnumero servas por alvoki la krizajn servojn en la kazo de bezono kaj neceso. Intenca misuzado de la numero povas esti punebla laŭ lokaj leĝoj.

La telefonnumero 112 estas la universala kriza telefonnumero en EU-landoj

La telefonnumero 112 estas parto de la GSM-normo, do ĉiuj poŝtelefonoj kongruaj kun GSM devas esti kapablaj alvoki la numeron 112 ankaŭ kiam la telefono estas ŝlosita aŭ en kelkaj landoj eĉ sen enigita SIM-karto.

Uzo redakti

 
Uzo de la du de Internacia Telekomunika Unio aprobitaj[1] krizaj telefonnumeroj en la mondo:
  •  112
  •  911
  •  112 kaj 911
  •  Aliaj numeroj aŭ sed alidirekto
  • Afriko redakti

    Azio redakti

    Eŭropo redakti

    Nord-ameriko redakti

    Oceanio redakti

    Adopto redakti

    La kriza numero 112 estas en Eŭropa Unio prizorgata de la membroŝtatoj, kiuj financas ĝin kaj decidas pri la organizo de la telefon-centraloj. La numero estas ankaŭ adoptita de la kandidataj ŝtatoj por membriĝo en Eŭropa Unio kaj de la ŝtatoj en Eŭropa Ekonomia Areo.

    La Internacia Telekomunika Unio rekomendas al siaj membroŝtatoj elekti aŭ la numeron 112, 911, aŭ ambaŭ kiel sia ĉefa aŭ aldona kriza telefonnumero.[7]

    Eŭropa Tago de la Numero 112 redakti

    Eŭropa Tago de la Numero 112 estas la tago por atentigi pri la ekzisto de la unueca kriza telefonnumero 112 en Eŭropa Unio. Ĝi estis adoptita de Eŭropa Parlamento, Konsilio de la Eŭropa Unio kaj Eŭropa Komisiono en 2009.[8] Kiel la tago estis elektita la 11-a de februaro ĉar ĝi aspektas simile al la telefonnumero (11.2.).

    Referencoj redakti

    1. 911 and 112 are the world's standard emergency numbers, ITU decides (angle). The Verge (2012-12-12). Arkivita el la originalo je 2021-04-16. Alirita 2018-07-26.
    2. 2,0 2,1 ITU-T E.129 Important numbers ITU-T E.129 National-only numbers linked with emergency services and other services of social value (angle). Internacia Telekomunika Unio. Alirita 2023-09-17.
    3. 112 in Belgium (angle). Eŭropa Komisiono (2015-05-19). Arkivita el la originalo je 2015-06-29. Alirita 2019-04-11.
    4. Tísňová volání v České republice (ĉeĥe). Generální ředitelství Hasičského záchranného sboru ČR (c2023). Alirita 2023-07-15. “Operátoři telefonních center tísňového volání 112 jsou schopni odbavovat tísňové hovory nejen v češtině, ale rovněž v angličtině nebo němčině.”.
    5. Šindlerová, Denisa. Na tísňové linky bude možné poslat i SMS zprávu (ĉeĥe). ČT24. Česká televize (2021-12-30). Alirita 2023-09-03. “Na linky tísňového volání 112 a 150, které mají ve své působnosti hasiči, a na policejní linku 158 bude možné od večera 1. ledna posílat v tísni také textové zprávy, tedy SMS.”.
    6. Elsnic, Miroslav. Policii či hasiče Češi nově přivolají i pomocí SMS. Zpráva má ale svá pravidla (ĉeĥe). deník.cz. VLTAVA LABE MEDIA (2022-01-16). Alirita 2023-09-03.
    7. Guidelines to select Emergency Number for public telecommunications networks (angle), p. 4. Internacia Telekomunika Unio (2008-05-15). Alirita 2012-05-06.
    8. Press Release 2922nd meeting of the Council, Economic and Financial Affairs, Brussels, 10 February 2009 (angle), p. 2,23-24. Konsilio de la Eŭropa Unio (2009-02-10). Alirita 2023-09-17.

    En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo 112 (emergency telephone number) en la angla Vikipedio.