GSM

normo pri poŝtelefono

GSM (angle: Global System for Mobile Communications, tio estas Tutmonda Sistemo por Mobila Komunikado) la plej ĝeneraligita formo por mobiltelefono kun pli ol 2 miliardoj da telefonoj estas disvastigitaj al pli ol 218 landoj kaj teritorioj. La granda disvastiĝo instigis al unu larĝe internacia kunlaboro inter la telefonfirmaoj, kiuj igas ĝin ebla por la klientoj uzi ilian GSM-abonon kaj telefonon en multaj landoj. LA GSM-sistemo estis sufiĉe multe malsama ol la antaŭaj sistemoj, ĉar tio de la komenco estis plene ciferecigita kaj tio nomiĝas de tiu kialo kiel la sistemo de 2-a generacio (2G). Krome komputila komunikado tre frue fariĝis integrita parto de la sistemo. Por la vidpunkto de klientoj tio signifis pli bonan kaj homogenan parolad-kvaliton kaj eblecojn por simpla kaj malmultekosta komputila komunikado kiel ekz. SMS. Por la telefonfirmaoj GSM havis tiun avantaĝon ke la libere alireblaj normoj donis eblecon por kunkupli teleekipaĵon de malsamaj fabrikistoj, kaj igis ĝin ebla ellabori interkonsentojn pri servi alies klientojn (la tielnomataj vagad-interkonsentoj). LA GSM-normoj evoluis ekde la komenco, sed oni ne ŝanĝis la originajn specifojn, tiam la unuaj telefonoj daŭre povas esti uzataj. La aldonaĵoj al GSM ĉefe direktiĝis al datumtranssendo kun la enkonduko de teknologioj kiel GPRS, EDGE, UMTS, HSPA, kaj LTE.

GSM-telefono

Historio redakti

Tra la tempo malsamaj sistemoj estis evoluigitaj cele de Mobila komunikado, sed ili plej ofte ne estis bazigitaj en normigitaj specifoj. Malsamaj landoj starigis siajn proprajn sistemojn (kiel ekz. NMT en la nordiaj landoj) kaj tio estis fonto al ĝeno por kaj abonantoj kaj operatoroj ĉar la malsamaj sistemoj ne povis funkcii kune. Konsekvence decidis CEPT (Conférence Européenne des administrations des Postes et des Télécommunications) en 1982 entrepreni la evoluon de komuna sistemo, kiu devis esti uzata en tuta Eŭropo. La evoluiga grupo ricevis la francan nomon Groupe Spéciale Mobile kiu mallongiĝis al GSM. Pli poste oni elektis nomi la sistemon Tutmonda Sistemo por Mobila Komunikado - nomo kiu reuzas La GSM-mallongigon sur praktika maniero. La unua-GSM-voko de la mondo estis farita de la finna ĉefministro Harri Holkeri al Kaarina Suonio (urbestro en grandurbo de Tampere) la 1-an de julio de 1991. La unua reto estis konstruita fare de Telenokia kaj Siemens AG kaj funkciigita fare de Radiolinja. En 1992, la unua mallonga mesaĝada servo (SMS aŭ "tekstmesaĝo") estis sendita. Vodafone UK kaj Telecom-Finnlando subskribis la unuan internacian vagadan interkonsenton. En 1993, Telecom-Aŭstralio iĝis la unua firmao uzi GSM-reton ekstere de Eŭropo. En 1998, la 3-Generacia Partnereca Projekto (3GPP) estis starigitaj. Nun oni pritraktas sistemon 4-Generacian LTE (angle: Long Term Evolution). La GSM Unuiĝo taksas ke GSM-teknologio servas 80% el la tutmonda mobil-telefona merkato, pli ol 1,5 miliardaj homoj en pli ol 212 landoj kaj teritorioj. Pro tio estas GSM la plej populara sistemo por mobil-telefonado en la mondo.

SIM Karto redakti

Ĉiuj GSM-telefonoj estas provizitaj per SIM-karto (angle: Subscriber Identity Module, tio estas Abona Identeca Modulo) kiu enhavas informojn pri la abono de la uzanto kaj ankaŭ aliajn informojn kiel telefonlibro kaj SMS-provizejo. Tio signifas, ke la uzanto povas translokigi sian abonon al alia telefono per simpla translokigon de la SIM-karto. Renverse tio ankaŭ signifas ke oni povas ŝanĝi abonon de la sama telefono per ŝanĝo de la SIM-karto.

GSMaj portantaj frekvencoj redakti

GSMaj retoj funkcias per nombro da gamoj de malsamaj portantaj frekvencoj (disigitaj laŭ tielnomitaj GSMa bendo por 2G, UMTSa bendo po 3G kaj LTEa bendo por 4G). Plejmultaj 2G-GSMaj retoj funkcias en la 900 MHz aŭ la 1800 MHz bendoj. Kie tiuj bendoj estis jam asignitaj , la 850 MHz kaj 1900 MHz bendoj estis uzataj anstataŭ ( ekzemple en Kanado kaj Usono) . En maloftaj kazoj la 400 kaj 450 MHz frekvencbendoj estas atribuitaj en kelkaj landoj, ĉar ili estis antaŭe uzitaj por la unua generacio de sistemoj.

Plejmultaj 3G-retoj en Eŭropo operacias en la 2100 MHz frekvenca bendo.

Plejmultaj 4G-retoj en Eŭropo operacias ĝis la 2600 MHz frekvenca bendo.

Sendepende de la frekvenco selektita de operatoro, ĝi estas dividita en tempodividojn por individuaj telefonoj. Tio ebligas parolokanalojn de ok plenaj rilatoj aŭ dekses duonaj rilatoj en radiofonia frekvenco . Tiuj ok tempaj daŭroj estas kolektitaj laŭ procezo de aliro per multdivido de la tempaj daŭroj (angle TDMA, Time division multiple access). Duonrilataj kanaloj uzas alternigitajn alirojn en la sama tempa daŭro. Pri 2G-sistemo, la kanalrapideco por transporti datenojn de la 8 kanaloj estas 270,833 kilobitoj je sekundo, kaj la tempa daŭro estas 4,615 milisekundo. Per UMTSa normo, la kanalrapideco povas esti pluraj Mbit/s en la 3G-sistemo.

La elsendata povumo de la poŝtelefono estas limigita al maksimume 2 vatoj en GSM (850 / 900 MHz) kaj 1 vato en GSM (1800 / 1900 MHz).

Pri la 4G-sistemoj, pluraj portantaj frekvencoj estas uzataj, kaj en la kazo de nur unu portanta frekvenco pluraj plektitaj Diskretaj Furieraj Transformoj (DFT_j) estas uzataj. Tielmaniere kanalrapideco por transdoni informojn povas esti pli ol 100 Mbit/s.