Radiofonio

Radiofonio estas la elsendo de sono aŭ aliaj signaloj per elektromagnetaj ondoj; ofte oni diras mallonge nur radio, sed tiu vorto havas precipe aliajn signifojn - vidu la apartigan paĝon radio en radioondo.

Komunuza radioricevilo: la "transistoro".

La disvolviĝo de la senfadena dissendo rezultas de longdaŭra procezo, kie plifirmiĝis fundamentaj fizik-teorioj kaj eksperimentadoj fare de eminentaj inĝenieroj.

Historio redakti

La historio de radio komenciĝas en la fino de la 17-a jarcento. En tiu epoko la scienculoj ne kapablis klarigi la misteron de la kosmo kaj ankoraŭ ne konis la fundamentajn ecojn de la lumo. Ili multe interesiĝis pri astronomio kaj optiko. Sed kelkaj scienculoj jam interesiĝas al magnetismo kaj elektrostatiko. Ekzemple la brita kuracisto kaj fizikisto William Gilbert (1544-1603), la ĉef-kuracisto de la angla reĝino Elizabeto la 1-a, estis la unua, kiu havis la ideon ke la ter-globo povus esti giganta magneto kaj ke oni povas klasifiki la korpojn en du familioj: la izolaĵoj kaj la konduktaĵoj.

Malfacilas atribui la inventon de la radio al unika persono. En diversaj landoj oni agnoskas ties respondecon je loka nivelo: Aleksandr Stepanoviĉ Popov faris siajn unuajn pruvojn en Sankta Peterburgo, Rusio; Nikola Tesla en Sankta Luiso, Misurio; Guglielmo Marconi en Britio aŭ la komandanto Julio Cervera en Hispanio. La unuaj uzoj estis en la mararmeo, por sendi Morse kodajn mesaĝojn inter ŝipoj kaj la marbordo. Hodiaŭ, radio estas el multaj specoj, kaj el diversaj formatoj. Ĝi nun estas plej larĝe uzata tutmonde por distriĝaj, informaj kaj ankaŭ komercaj elsendoj.

En 1873 la skota fizikisto James Clerk Maxwell formulis la teorion pri disvastiĝo de la elektromagnetaj ondoj, Li kalkulis, kio okazas, kiam oni ŝanĝas rapide elektran aŭ magnetan energion, kaj liaj kalkuloj montris, ke energio estas tiam transportata trans la spaco. Liaj rezultoj restis longe nur sur papero. Praktikajn eksperimentojn li ne faris.

En 1888 la germana fizikisto Heinrich Hertz el Darmstadt malkovris la radiondojn en sia eksperimentoj kun sparkoj. Li sukcesis mezuri la efekton de sparkoj je la distanco de 30 metroj.

En 1894 Nikola Tesla faris sian unuan demonstron en publiko de radielsendo, kaj preskaŭ samtempe, en 1895, la itala Guglielmo Marconi konstruis la unuan sistemon de radio, kaj en 1901 sukcesis sendi signalojn al la mala bordo de la Atlantiko. La hispana Julio Cervera Baviera, kiu laboris tri monatojn en 1898 en la privata laboratorio de Marconi estas, laŭ priserĉado realigita de profesoro de la Universitato de Navaro, la inventisto de la radio; Marconi inventis antaŭ Cervera la telegrafion senkablan, sed li ne laboris en radio ĝis 1913, dum Cervera estis kiu solvis la problemojn de la telefonio senkabla, kion oni konas nun kiel radio, kiam li transmisiis la homan voĉon -kaj ne signaloj- senkable inter Alikanto kaj Ibizo en 1902, kaj eĉregistris la patenton en kvar landoj: nome Hispanio, Anglio, Germanio kaj Belgio.[1]

La unuaj dissendoj por regula distro komencis en 1920 en Argentino.[2] La unua regula kaj informa dissendejo estas konsiderata de multaj aŭtoroj la stacio 8MK (nune WWJ) de Detroit (Usono) apartenanta al la ĵurnalo The Detroit News kiu ekfunkciis la 20an de aŭgusto de 1920, kvankam multaj aŭtoroj opinias, ke estas la KDKA de Picburgo kiu ekelsendis novembre de 1920, ĉar ĝi akiris komercan permesilon antaŭ tiu alia.

 

En la 1920-aj jaroj la amplifo per elektrona valvo revoluciis tiom la radioricevilojn kiom la radiosendilojn.

En 1933 Edwin Armstrong priskribis sistemon de radio de alta kvalito, malpli suferanta de la radielektrikaj parazitoj ol la AM, uzante la frekvencmoduladon (FM). Fine de tiu jardeko tiu proceso stabliĝis kiel komerca sistemo, kiam muntis proprakoste Armstrong elsendejon per tiu sistemo.

En 1943 la Usona Ĉefkortumo permesis al Tesla la inventorajtojn de la radio post kiam li plendis pro plagiato de liaj patentoj.

En la 1950-aj jaroj la teknologio de radiofonio spertis grandan nombron de plibonigoj kiuj kondukis al la generaligo de la uzado de la transistoroj.

Antaŭ la kreo de televido, komercaj radiofoniaj elsendoj konsistis ne nur el novaĵoj kaj muzikoj, sed ankaŭ dramoj, komedioj, variaj programoj, ktp. En la malfrua 1940-a jardeko kaj la frua 1950-a jardeko, la alveno de televido ŝanĝis multe la radiajn programojn, kiuj nun en kelkaj landoj ĉefe konsistas el informado kaj dissendo de muziko.

En 1957, la firmao Regency enkondukis la unuan kaptilon transistorigitan, sufiĉe malgrandan por esti portata en poŝo kaj funkciata per malgranda akumulatoro. Estis fidinda ĉar ne varmiĝis pro manko de tuboj. Dum la venontaj dudek jaroj la transistoroj anstataŭigis la tubojn preskaŭ komplete, escepte por tre altaj povumoj aŭ frekvencoj.

Inter la 1960-aj jaroj kaj la 1980-aj la radio eniras en epokon de deklivo pro la konkurenco de la televido kaj la fakto ke la radielsendejoj ĉesis elsendi en kurta ondo (tutmonda atingo) per VHF (kiu havas atingopovon nur de kelkaj centoj de kilometroj).

En la 1990-aj jaroj la novaj digitaj teknologioj ekaplikiĝis al la mondo de la radio. Pliboniĝis la kvalito de la sono kaj fariĝas pruvoj per radio satelita (nomta ankaŭ HD), tiu teknologio permesas la renaskiĝon de la intereso por la radio.

La ebleco alvenis elsendi ne nur per antenoj, sed ankaŭ per Interreto. Multaj internaciaj kaj naciaj radioj uzas tiun eblon por elsendi pli facile al la tuta mondo. Sed ekzistas ankaŭ novaj malfortaj radioj, kiuj tiel ekekzistis nur kiel interreta radio kaj estas dank'al interreto same aŭskulteblaj tutmonde. Transmisiaj retoj per optikaj fibroj disvatiĝas pli kaj pli.

Transmisio kaj ricevo redakti

Radioondo okazas kiam ŝargita partiklo (ekzemple, elektrono) estas ekscitita je frekvenco el la radiofrekvenca (RF) gamo de la elektromagneta spektro. Aliaj tipoj de elsendaj ondoj, kiuj falas ekster la RF gamo estas gama-radioj, ikso-radioj, infraruĝaj radioj, ultraviolaj radioj kaj lumo[3].

Kiam la radioondo agas al sur elektra drato (anteno), ĝi induktas movadon de elektraj ŝargoj, t.e. elektran kurenton, kiun la ricevilo detektas kaj, post amplifado (se la ondo estas modulita tiel portanta informojn), reproduktas aŭdiosignalojn aŭ aliajn tipojn de signaloj.

La elsendilo produktas portantan ondon, kies karakterizoj estas modifataj laŭ la transmisiotaj signaloj (aŭdio aŭ vídeo). Kaj disvastiĝas la moduladita portanta ondo. La ricevilo kaptas la ondon kaj malmoduladas ĝin por alporti al la aŭdanto la originalan transmisienditan signalon[4].

En elektroniko kaj telekomunikado radiosendilo estas elektronika aparato kiu, kun la helpo de anteno, elsendas radioondojn. La sendilo produktas alternan kurenton, kun radiofrekvenco kiu estas aplikita al la anteno. Ekscitita de tiu alterna kurento, la anteno elsendas radioondojn. Krom ilia uzo en radiofonio, sendiloj estas necesaj partoj de multaj elektronikaj aparatoj kiuj komunikas per radioondoj, kiel ĉelaj telefonoj, senkablaj komputilaj retoj, Bluetooth ebligitaj aparatoj, garaĝa pordo malfermiloj, dudirektaj radioj en aviadilo, ŝipoj, kosmoŝipo, radaro kaj navigiloj.

Ĵamstacio (aliaj vortoj: ĵamada/perturba sendostacio) estas radiostacio uzata por ĝeni la ricevon de aliaj, ne dezirataj, stacioj. La ĵamstacio elsendas je la sama frekvenco kiel la radiostacio kiu estas ĝenenda.

AM kaj FM sistemoj redakti

Amplitudmodulado redakti

Pri la amplitudmodulado (AM), la transmisiota signalo (kun malaltaj frekvencoj, kiel ekzemple la aŭdofrekvencoj) estas elektronike multiplikita de portanta ondo (kun alta frekvenco), kaj, tiele, poste elsendata.

La radiofrekvencoj estas inter 535 kHz al 1 705 kHz (mezfrekvenca bendo, MF), ili permesas transmisii programojn (informojn kaj muzikojn) de naciaj radioj; tiaj frekvencoj diferencas laŭ la urboj kaj/aŭ la regionoj de lando[5].

Frekvencmodulado redakti

Pri la frekvencmodulado (FM), la amplitudo de la portanta restas konstanta, sed la frekvenco sinsekve varias laŭ la karakterizoj de la transmisiota signalo. Tiu sistemo eliminas elektronikajn bruojn kaj interferojn, kaj restaras la sonon kun tre granda fideleco.

La radiofrekvenca bendo ampleksas de 88 MHz al 108 MHz por transmisioj de urbaj programoj per lokaj radioj; fakte la disvastiĝo de FM-ondoj ne taŭgas por longaj distancoj kontraŭe al la AM-ondoj.

En Esperantujo redakti

La Esperantlingvaj radioelsendoj plenumis decidan rolon en la evoluado kaj praktika uzado de la lingvo kaj de ĝia ideologio. Radio estis la unua teknologia rimedo (tuj post la telegrafio) kiu efektive malgrandigis la distancojn kaj permesis komunikadon rapidan, facilan kaj de ĉiuj atingeblan. Kaj tiun rolon ĝi bele plenumas ĝis nun, malgraŭ ĉiuj ŝanĝoj en la mondo.

La unua Esperanto-elsendo okazis en Usono, en 1922, la dua en Britujo, en tiu sama jaro.[6] En 1923 jam dek radiostacioj elsendis en la Internacia Lingvo, kaj tio evoluis al pli ol cent, post kelkaj jaroj, dum oni atingis agnoskon de fakularo diversmaniere, ekzemple en Venecio en 1923 kaj en Ĝenevo en 1924.[6] Tiu rapida kresko permesis, ke la tutmonda Esperanto-parolantaro ricevu modelojn de prononcado kaj de ĉiutaga uzado, kiuj certe grave favoris la unuecon de la lingvo kaj ĝia normiga uzo.

Inter la plej tradiciaj radioprogramoj en Esperanto, aparte meritas mencion du gravaj: tiuj de Pola Radio kaj tiuj de Radio Vatikana.[6] Iliaj heroa kontinueco, alta lingvonivelo kaj senriproĉa fideleco al la aŭskultantoj metas ilin en honoran lokon. Radio Polonia ekfunkciis en 1925 kaj komencis siajn regulajn elsendojn en 1926. En 1959 eksonis en ĝi la unua Esperanta programo. En 2007 ĉesis la oficialaj elsendoj per mallongaj ondoj en tiu radio, sed komenciĝis la podkasta formato. Post nelonga interrompo, en la jaro 2011 ekfunkciis la Pola Retradio en Esperanto, danke al kunlaborado inter Esperantistoj, sub la gvidado ĉefe de la mondfana redaktorino Barbara Pietrzak. Plu daŭras interesaj, klerigaj programoj en bonega nivelo, dufoje en ĉiu semajno.

Radio Vatikana fondiĝis en 1931. Ekde 1977 ĝi regule elsendas en Esperanto, kiel en aliaj kvindek lingvoj.[6] Nuntempe ili okazas trifoje en ĉiu semajno en du malsamaj ondolongoj, sed oni povas aŭskulti ilin ankaŭ per interreto. Kvankam ĝi estas strikte katolika stacio, kun programeroj direktataj al siaj religianoj, tamen la nobleco de la enhavo kaj la altaj lingva kaj parola kvalitoj faras ĝin sendube aprezata de la tuta Esperantistaro, sendepende de religiaj tendencoj.

Multaj aliaj fervoraj kaj valoraj homoj kontribuis al la radio en nia lingvo, ekzemple Radio Havano (1988) kaj 3 ZZZ Melburno (1989).[6] Ne eblas ĉi tie mencii ĉiujn. De kelkaj jaroj la Esperanta Retradio aldonas sian kontribuon al tiu bela historio. Malgraŭ la teknika grandega progreso en la monda komunikado — precipe pro interreto — radio ankoraŭ estas esence grava elemento por la vivo de la Esperanto-movado, ankaŭ pro tio, ke la radiistoj saĝe alprenis la novajn rimedojn de informadiko.[7]

Referencoj redakti

  1. Vidu «El español Julio Cervera Baviera, y no Marconi, fue quien inventó la radio, según el profesor Ángel Faus»[rompita ligilo], en la retejo de la Universitato de Navaro; ankaŭ El Mundo, «El español que inventó la radio», 30 de oktobro de 2005
  2. Las mil y una curiosidades de Buenos Aires, Diego M. Zigiotto, Grupo Norma, ISBN 978-987-545-483-5, jaro 2008.
  3. Clint Smith, Curt Gervelis. (2003) Wireless Network Performance Handbook (Manlibro pri efikeco de sendrata reto) (angle). ISBN 0-07-140655-7.
  4. The Electromagnetic Spectrum (La elektromagneta spektro), Universitato de Tenesio, Dept. pri Fiziko kaj Astronomio (angle)
  5. Radio-Electronics, Radio Receiver Technology (Radioteĥnologio pri riceviloj) (angle)
  6. 6,0 6,1 6,2 6,3 6,4 Barbara Pietrzak, Esperanta Radio 100-jara, Esperanto, 1366(3) Marto 2022, pp. 51-53.
  7. Esperanta retradio: "Cent jaroj da Esperanto-radio" de Paŭlo S. Viana el Brazilo, la 21-an de januaro 2022

Bibliografio redakti

  • Barbara Pietrzak, Esperanta Radio 100-jara, Esperanto, 1366(3) Marto 2022, pp. 51-53.
  • Nuntempa Esperanta radiofonio, Intervjuo kun Ariadna Garcìa Gutièrrez kaj Maritza Gutièrrez el Radio Havano Kubo, Barbara Pietrzak el Pola RetRadio, Veronika Poór ankaŭ nome de aliaj volontuloj de radio Muzaiko. Esperanto, 1366(3) Marto 2022, pp. 54-55.

Eksteraj ligiloj redakti

En Esperanto redakti

Alilingve redakti