Ĵamstacio
Ĵamstacio (aliaj vortoj: ĵamada/perturba sendostacio[1]) estas radiostacio uzata por ĝeni la ricevon de aliaj, ne dezirataj, stacioj. La ĵamstacio elsendas je la sama frekvenco kiel la radiostacio kiu estas ĝenenda.
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/a/af/Radio_Jammer.jpg/220px-Radio_Jammer.jpg)
Dum la Dua Mondmilito la germanoj uzis ilin por malebligi la ricevadon de radiomesaĝoj de inter aliaj la BBC-RADIO (tre ŝatata fonto por aŭdi novaĵojn de la alia flanko). Aŭskultado de la BBC estis malpermesata dum la germana okupado.
Notoj
redakti- ↑ Proponite ĉe Krause, Erich-Dieter: Großes Wörterbuch Deutsch-Esperanto, Hamburg 2007, p. 1331
Literaturo
redakti- Dieter Görrisch: Störsender − von VHF bis Mikrowelle. 2-a eldono, 2006, ISBN 3-7723-4127-6
- R. Pleikys: Jamming. Vilnius, 1998.