Amplitudmodulado (AM) estas tekniko de modulado uzata en elektronika komunikado, plej ofte por elsendi informojn per radioondoj. En amplitudmodulado, la amplitudo (signalforto) de la portondo estas variita proporcie al la ondoformo kiun oni intencas elsendi. La ondoformo povas, ekzemple, respondi al la sonoj, kiuj oni intencas reprodukti per  laŭtparolilo aŭ al la luma intenseco de televidaj pikseloj. La portondo ankaŭ liveras referencan amplitudon, laŭ kiu aŭtomata fadkompensilo regas la laŭton de la reproduktita sono, tiel ke la laŭto de la sono ĉiam respondas al la proporcio inter la amplitudoj de la modulo kaj de la portondo. Aliaj teknikoj de modulado estas la frekvencmodulado, en kiu la frekvenco de la portondo estas variita kaj fazmodulado, en kiu ĝia fazo estas variita.

Animation of audio, AM and FM modulated carriers.
La malaltfrekvenca sonsignalo (supro) povas esti transmisiata de altfrekvenca portondo uzante AM aŭ FM metodojn.

AM estis la plej frua tekniko de modulado uzita por elsendi voĉon per radio. Ĝi estis evoluita dum la unuaj du jardekoj de la 20a jarcento.
El hodiaŭa vidpunkto amplitudmodulado estas superita tekniko. Nuntempe eblas senprobleme konstrui malmultekostajn FM-ilojn kiuj bezonas malpli da energio kaj donas pli bonkvalitajn rezultojn. Tamen AM estas daŭre uzata en multaj formoj de komunikado; ekzemple ĝi estas uzata en porteblaj du vojaj radioj, VHF aviadilo radio kaj en komputilaj modemoj.