Aŭtomata fadkompensilo

Aŭtomata fadkompensilo (AFK) aŭ aŭtomata amplifo-regulilo[1] estas fermitcikla regilo en amplifilo aŭ ĉeno de amplifiloj, kies celo estas konservi taŭgan elmetatan signalan amplitudon malgraŭ variado de la enmetata signala amplitudo. Ĝi uzas la averaĝan aŭ maksimuman elmetatan signalan amplitudon por ĝustigadi la amplifon de la amplifiloj, ebligante ke la cirkvito funkciu taŭge ĉe pli ampleksa gamo de enmetataj signalaj amplitudoj. Ĝi estas uzata en la plej multaj radioriceviloj por egaligi la averaĝan laŭtecon de la radiostacioj malgraŭ malsameco de la ricevata signala forteco kaj variado de la signala forteco de unu sama stacio pro fado. Sen AFK la sono elmetata de amplitudmodula radioaparato variadus inter laŭtega kaj mallaŭtega; la AFK praktike mallaŭtigas la sonon relative al la signalo kiam la signalo estas forta kaj laŭtigas ĝin kiam la signalo estas malforta. En ordinara ricevilo la AFK prenas la retrokuplan regsignalon el la detektilo kaj uzas ĝin por regi la amplifon de la mezfrekvenca aŭ radiofrekvenca amplifilo.

Skemo de AFK uzata en analoga telefona reto; la retrokuplon faras rezista lumkonektata izolilo.

Referencoj redakti

  1. Venture, A. 1960 (represo). Radio-Terminaro. Oakville, Ontario, Kanado: Esperanto Press.