William Gilbert

William GILBERT, foje literumata ankaŭ Gilberd (naskiĝis la 24-an de majo 1544, mortis la 30-an de novembro 1603) estis angla kuracisto, fizikisto kaj natura filozofo. Li pasie malakceptis kaj la tiutempe regantan aristotelan filozofion kaj la lernejajn metodojn de universitata instruado. Nuntempe li konatas grandparte pro sia libro De Magnete ("pri la magnetoj", 1600), kaj konsideriĝas unu el la kreintoj de la terminoj "elektro" kaj "magnetismo".
William Gilbert | ||
---|---|---|
![]() | ||
Persona informo | ||
William Gilbert | ||
Naskiĝo | 24-a de majo 1544 en Colchester, Anglio | |
Morto | 30-a de novembro 1603 (59-jara) en Londono, Anglio | |
Mortis pro | naturaj kialoj [#] | |
Mortis per | nigra morto [#] | |
Lingvoj | latina • angla [#] | |
Ŝtataneco | Reĝlando Anglio • Unuiĝinta Reĝlando [#] | |
Alma mater | St John's College [#] | |
Familio | ||
Patro | Jerome Gilberd [#] | |
Patrino | Jane Wingfield [#] | |
Gefratoj | William Gilbert [#] | |
Profesio | ||
Okupo | filozofo • kuracisto • inĝeniero • fizikisto • astronomo • natursciencisto [#] | |
Laborkampo | medicino, fiziko, astronomio, filozofio | |
Aktiva en | Anglio [#] | |
[#] | Fonto: Vikidatumoj | |
Unuo de magnetomova forto, ankaŭ konata kiel magneta potencialo, estis nomata "gilberto" je lia honoro.