Alfred Edward Wackrill

angla inĝeniero kaj esperantisto

Alfred Edward WACKRILL [ŭakril] (naskiĝis la 11-an de februaro 1862 en Leamington[1], mortis la 16-an de aŭgusto 1924 en Londono) estis angla inĝeniero, membro de la Akademio de Esperanto kaj pioniro de Esperanto en Britio.

Alfred Edward Wackrill
Persona informo
Naskiĝo 11-an de februaro 1862 (1862-02-11)
en Royal Leamington Spa
Morto 16-an de aŭgusto 1924 (1924-08-16) (62-jaraĝa)
en Londono
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando
Okupo
Okupo esperantistoinĝeniero
vdr
Kovrilpaĝo de "Ok Noveloj".

Wackrill laboris pri la konstruo de la Tay-ponto en Skotlando kaj estis ĉeftermezuristo en Cejlono.

Li kelkajn jarojn redaktis The British Esperantist ("La Brita Esperantisto"). Lia ĝis hodiaŭ sentebla, plej grava laboro estis tiu de revizia redaktisto de la traduko de la Nova Testamento por la Londona Biblio, kiu tra Plena Ilustrita Vortaro (PIV de 1970, 2002, 2005) ĝis la nuntempo servas kiel grava lingva modelo.

Verkoj (elekto) redakti

kaj – laŭ Enciklopedio de Esperanto, (1934) – "multe da unuaranga laboro literatura, pedagogia, recenza".

Literaturo redakti

  • Ne ind. (= Setälä, Vilho) (1921). Niaj Akademianoj. En: Esperanta Finnlando 1921:1 (jan), p. 4-8

Referencoj redakti

  1. Literatura almanako. Paris: Presa Esperantista Societo, 1909-1910

Eksteraj ligiloj redakti