Srilanko

lando, konsistanta el insuloj en Hinda Oceano
(Alidirektita el Cejlono)

Srilanko (sinhale ශ්‍රී ලංකා, Śrī Laṃkā, tamile இலங்கை, Ilaṅkai, angle Sri Lanka) estas respubliko en suda Azio, fondita en 1972; inter 1948 kaj 1972, la lando nomiĝis Cejlono (angle Ceylon, el Sīhala-dīpa, "Sinhala insulo") kaj estis monarkio sub la reĝoreĝino de Britio; antaŭ 1948 ĝi estis brita kolonio.

Srilanko
ශ්‍රී ලංකා
இலங்கை

Detaloj

Detaloj

Detaloj Detaloj
Nacia himno: Srilanko Patrino
respublikosuverena ŝtatoinsula landolando
Bazaj informoj
Ĉefurbo Sri Jayawardenapura Kotte
Oficiala(j) lingvo(j) sinhala lingvo, tamila lingvo
Uzata(j) lingvo(j) angla lingvo, angla lingvo, sinhala lingvo, srilanka malajdevena kreola lingvo, Vedda, srilanka signolingvo, tamila lingvo
Horzono UTC+05:30
Interreta domajno .lk
Landokodo LKA
Telefona kodo +94
Plej alta punkto Pidurutalagala
Plej malalta punkto Hinda Oceano
Politiko
Ŝtatestro Gotabaya Rajapaksa
Ĉefministro Mahinda Rajapaksa
Ekonomio
Valuto srilanka rupio

AkvejoHinda oceano

Koordinatoj7° 0′ N, 81° 0′ O (mapo)781
- koordinatoj7° 0′ N, 81° 0′ O (mapo)781Koordinatoj: 7° 0′ N, 81° 0′ O (mapo) [+]
Plej alta punktoPidurutalagala [+]
Plej malalta punktoHinda Oceano [+]
Areo65 610 km² (6 561 000 ha) [+]
Loĝantaro21 444 000 [+] (2017)
HorzonoUTC+05:30, Asia/Colombo [+]

Srilanko (Srilanko)
Srilanko (Srilanko)
DEC
Map
Srilanko

Vikimedia Komunejo:  Sri Lanka [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
Mapo pri Srilanko, kie estas videbla Trinkomali (laŭ la angla nomo) laŭ la orienta marbordo

Teritorie, la lando konsistas el la ĉefinsulo Cejlono kaj kelkaj apudaj insuletoj.

Lingvohistorie, la insulo estis konata sub diversaj nomoj: Lanka, Lanka-dvīpa (sanskrite) aŭ Lanka-dīpa (palie), Taprobane (el sanskrito Tāmaraparnī), Serendip aŭ Serendib (el Sīhala-dvīpa/Sīhala-dīpa, poste pliŝanĝita al Selan, Ceilán kaj Ceylon). La oficiala nomŝanĝo de la ŝtato, kiam ĝi iĝis respubliko, ne okazis rapide, kaj neniam komplete; la teo de la lando eĉ hodiaŭ nomiĝas "Cejlona teo".

La oficiala nomo de la ŝtato, Srilanka Demokratia Socialisma Respubliko, restis tia dum la tuta ĝisnuna historio de la respubliko, sendepende ĉu la aktuala registaro estas por- aŭ kontraŭsocialisma.

Bazaj faktoj redakti

Historio redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Srilanka Enlanda Milito.

En Srilanko en la politika movado tamila hegemonias la movadoj federistaj kiu poste iĝos la Unuigita Fronto Tamila de Liberigo, ĝis komenco de la 1980-aj jaroj. Tiam la politika movado estis anstataŭata grandparte de armita lukto ĉefe fare de la Liberigaj Tigroj de Tamil Ilam, LTTE, kiuj hegemoniis en la 1990-aj jaroj, danke al la helpo de tamiloj el Barato kaj el la diasporo. La LTTE kontrolis grandan parton de la nordo de Srilanko (ĉirkaŭ kvarono de Srilanko), kaj klopodis starigi sian propran registaron tie.

La nasko de la LTTE en 1983 rilatis subpremadon kaj morton de centoj da tamiloj post atenco kontraŭ 13 srilankaj soldatoj. Barato intervenis kiel pacforto, sed mortis pli da 1,000 barataj soldatoj. En 1991 teruristo, eble ligata al la LTTE, mortigis la ĉefministron el Barato Rajiv Gandhi.

La historio de Srilanko estis markita dum pli da du jardekoj (fine de la 20-a jarcento kaj komence de la 21-a per etna konflikto inter la nacia registaro kaj la insurekcia movado de tamiloj nomita Liberigaj Tigroj de Tamil Ilam (Liberation Tigers of Tamul Eelam aŭ LTTE en la angla), kio kaŭzis ĉirkaŭ 70 000 mortintojn sen kalkuli la finajn en 2009. Komence de 2002 la du konfliktaj flankoj militpaŭzis, sed ambaŭ partioj rompis tiun akordon. Komence de 2009 la nacia registaro atakis la teritorion kontrolatan de tamiloj dum kelkaj monatoj kaj nuligis la gerilon kaj mortigis ĝian estraranojn, ĉefe Velupillai Prabhakaran, sed poste laŭ Unuiĝintaj Nacioj mortigis ankaŭ pli da 6 500 civilulojn, ĉefe tamilojn.[1]

Laŭ la lastaj ciferoj de Unuiĝintaj Nacioj mortis en la milito inter 80 000 kaj 100 000 personoj, el kiuj ĉirkaŭ 6,200 soldatoj el la armeo de Srilanko (30,000 vunditoj) kaj 22,000 tamilaj gerilanoj ekde julio de 2006 (tiuj lastaj ciferoj laŭ la srilanka registaro). Laŭ Unuiĝintaj Nacioj estas el 250,000 al 300,000 tamilaj rifuĝintoj en koncentrejoj, ĉefe en la regiono de Vavunija, kiuj suferas militvundojn, malsaton kaj nehoma situacio, dum la registaro malpermesas ilin foriri, ĉar onidiras, ke ili klopodos identigi fuĝintajn eksgerilanojn. Ankaŭ la laboro de NRG estas malhelpata de la armeo.[2]

Inter tiuj kiuj dokumentis la konflikton estas la verkistoj Cheran Rudhramoorthy kaj Michael Ondaatje.

Politiko redakti

Laŭ la srilanka konstitucio la lando estas socialisma demokrata respubliko. La politika sistemo estas la parlamenta. Ekde la amendo al la konstitucio pasigita en 2015, kiu celas plifortigi la potencon de la parlamento, la Prezidanto de Srilanko funkcias kiel la ŝtatestro ĉefe en simbola rolo. La prezidanto havas la aŭtoritaton dissolvi parlamenton, nomumi ĉefministron kaj ministrojn kiuj bezonas gajni la fidon de parlamento. La elekto de prezidanto okazas ĉiujn ses jarojn. La parlamento estas unuĉambra kaj elektita de ĉiuj civitanoj de la ŝtato kaj povas forigi la prezidanton per dutriona plimulto.

Politiko en Sri-Lanko staris dum la plej multaj jaroj en la ombro de la sanga interna konflikto inter la sinhala plimulto kaj la tamila malplimulto. La ĉefa defio al ĝi estas pace solvi konfliktojn kaj internajn disputojn.

Alia interpopola konflikto estas inter kristanoj kaj islamanoj. Tiu konflikto kulminis en aprilo 2019. Tiam pli ol 250 homoj estis mortigitaj en terorisma atako kiu inkludis ses sinmortigaj atencoj realigitajn samtempe en pluraj centroj en la lando. Kelkaj estis faritaj ene de preĝejoj dum preĝo kaj la alia parto en hoteloj. La atakoj estis direktitaj kontraŭ la kristana komunumo kiu festis Paskon tiun semajnon.

Ekonomio redakti

La srilanka ekonomio baziĝas ĉefe sur agrikulturo. La ĉefaj kultivaĵoj estas teo , gumo , kokoso kaj rizo. La loka rizkultivaĵo ne sufiĉas por la bezonoj de la loĝantaro kaj tial ankaŭ la ŝtato estas devigita importi ĝin. Sri-Lanko havas grandan turisman potencialon. La lando abundas je belaj strandoj kaj arkeologiaj lokoj, sed la daŭra konflikto kun la tamiloj malhelpis la disvolviĝon de turismo.

 
Situo de Srilanko

En industrio , ĉirkaŭ 21 procentoj de la laboristaro estas dungita kaj ĝi kontribuas ĉirkaŭ 15 procentojn de la malneta nacia produkto. La ĉefaj industrioj estas fabrikoj de ceramikaĵoj , naftaj produktoj , manĝeblaj oleoj, sterkoj kaj cemento. La plej multaj el la grandaj fabrikoj estas posedataj de la registaro. Sri-Lanko havas diversajn naturresursojn, inkluzive de grafito , titano kaj fosfatoj. La batalado kaj teroraj atakoj sur la insulo malinstigis investantojn de ĝi.

Aktuale en 2019, Sri-Lanko estas en financa mizero. Kelkaj teroristaj atakoj en 2019 pliseverigis ekonomiajn problemojn, kiuj ekzistis en la lando antaŭe, kaŭzante malpliiĝon de kresko, pliiĝon de senlaboreco kaj severan damaĝon al turismo, sur kiu dependis granda nombro da malgrandaj privataj entreprenoj.

Hidroelektraj centraloj provizas preskaŭ la tutan elektran konsumon de la lando.

Naturo redakti

Paleontologio redakti

La Srilanka leono estis prahistoria subspecio de leono, kiu loĝis en Srilanko. Ŝajne ĝi estis formortinta antaŭ modernaj homoj eniris tien, kiuj alvenis en 37 000 a.K.

Biogeografio redakti

Biogeografie la insulo apartenas al hinda ekoprovinco de la orientalisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). La organizaĵo Naturprotekto Internacie (angle : Conservation International) indikis ĝin kiel biodiverseco-riĉaĵejo "Okcidentaj Ghatoj kaj Sri-Lanko".

Nuntempa faŭno redakti

La Srilanka palumbo aŭ toringtona kolombo (Columba torringtoniae) estas birdospecio de la familio de Kolombedoj, Columbidae, kiu estas loĝanta reproduktanta endemio en montoj de Srilanko.

Teritoria organizado redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Teritoria organizado de Srilanko.

Loĝantaro redakti

La Sirima–Ŝastri Pakto estas pakto inter Barato kaj Srilanko de Oktobro 1964. Ĝi estis grava interkonsento por determinigi la statuson kaj estonton de homoj de barata origino en Srilanko.

Edukado redakti

La Malferma Universitato de Srilanko (akronime OUSL; sinhale ශ්‍රී ලංකා විවෘත විශ්වවිද්‍යාලය, tamile இலங்கை திறந்த பல்கலைக்கழகம்) estas nacia universitato en Srilanko. Ĝi estas unikaĵo ene de la nacia universitata sistemo kiel la ununura universitato proponanta programojn de studo gvidanta al atesto, diplomo, gradoj kaj postbakalaŭraj gradoj ĝis PhD nivelo uzante dedistancan edukadon.

Srilanko kaj Esperanto redakti

En la kvina kanto de la verko de Abel Montagut nome Poemo de Utnoa okazas asembleo de la Gobanoj (eksterteranoj). Tie oni akceptas, ke oni plikuraĝigu la malfortigitan Utnoan (nome la ĉefrolulo Noa) pere de la drogo anoŭdo. Inna malsupreniras kaj liveras ĝin al Noa. Je ties efiko aperas antaŭ li la poeto Valmikio kiu montras al li la enormajn atingojn de la estonta homaro, se li sukcesas savi ĝin, nome, en Azio, el Ĉina Murego al insulo Srilanko. Jen kiel oni montras la insulon Srilanko:

Ambaŭ vojaĝas sekve al la insulo Sri-Lanka:
-Jen vidu kloŝpagodojn, ankaŭ Anura-Dapuren
kaj la Palacon Brazen, mil-kaj-sescente pilastran,
urbegon Sinhalesan, jen tie Polonaruvon
kun akrepingla Rankat kaj la Skribrula Pagodo.[3]

Esperanto en Srilanko redakti

Referencoj redakti

  1. "Sri Lanka pone fin a 26 años de guerra civil contra la minoría tamil", El País, 19-a de majo de 2009.
  2. "Sri Lanka encierra en campos a 300.000 tamiles", Público, 23a de majo 2009, paĝo 10.
  3. Abel Montagut, Poemo de Utnoa. Pro Esperanto. Vieno, 1993. ISBN 3-85182-007-X. 225 p., p. 113.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti