La Srilanka palumbotoringtona kolombo (Columba torringtoniae) estas birdospecio de la familio de Kolombedoj, Columbidae, kiu estas loĝanta reproduktanta endemio en montoj de Srilanko.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Srilanka palumbo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Kolomboformaj Columbiformes
Familio: Kolombedoj Columbidae
Genro: Columba (genro) Columba
Specio: Srilanka palumbo Columba torringtoniae
Blyth & Kelaart, 1853
Konserva statuso
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Columba torringtoniae.

Tiu specio nestumas en malsekaj ĉiamverdaj arbaroj de centraj altaj teroj, kie ili konstruas bastonetan neston en arbo, sur kiu la ino demetas unusolan blankan ovon. Ties flugo estas rapida, kun regulaj flugilfrapoj kaj porokazaj akraj flugilfrapoj kiuj estas karakteraj de kolomboj ĝenerale. Plej el ties manĝo estas vegetala. Normale silentemaj, ili povas ululi strigecan alvokon huu en la reprodukta sezono.

La Srilanka palumbo estas 36 cm longa. Ties supraj partoj kaj vosto estas malhelgrizaj, kaj la kapo kaj subaj partoj estas lilaj, kio iĝas pli pala en la ventro. Estas blanka-nigra ŝaktabuleca bildo sur la nuko. Tiu specio estas tre simila al la sudbarata Strinuka palumbo, Columba elphinstonii, kun kiu formas klason kune kun la Belkola palumbo, Columba pulchricollis. Tiu tri kolomboj havas similajn nukobildojn.

Notoj redakti

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti