Cheran Rudhramoorthy

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Cheran Rudhramoorthy [ĉeran rudramurti; tamile: சேரன் உருத்திரமூர்த்தி] (n. 1960, Alaveddy [alaveddi], Srilanko) estas tamila poeto, dramisto, ĵurnalisto kaj profesoro. Li estas la aŭtoro de pli ol 15 libroj en la tamila, kaj de tri teatraĵoj en la angla. Li ankaŭ kunredaktis antologion de tamila politika poezio. En siaj verkoj, li traktas la temojn de identeco, etneco, naciismo, elmigrado kaj perforto.[1]

Cheran Rudhramoorthy
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1959 (1959-11-30) (64-jaraĝa)
Profesio
Okupo poeto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Cheran Rudhramoorthy en Majo 2017, Toronto, Kanado

Cheran ricevis plurajn premiojn pri la beletro kaj homaj rajtoj, inkluzive la premion "English PEN, Freedom to Write Award" (2013), internacian poezian premion de la Universitato de Toronto (2007), la premion "Human Rights Witness Award", Montrealo (1998), kaj la Srilankan nacian premion por la plej bona poemaro (1994).

Liajn verkojn oni alilingvigis en 16 lingvojn inkluzive la anglan, araban, bengalan, ĉinan, francan, germanan, hispanan, indonezian, japanan, kannadan, malajalan, nederlandan, sinhalan, svedan, kaj teluguan.

Pro siaj verkoj pri la etna konflikto en Srilanko,[2] jam de 1993 li loĝas en ekzilo en Kanado.

Vivo kaj kariero redakti

La patro de Cheran estas la konata literaturisto T. Rudhramurthy (1927-71), konata kiel la "Granda Poeto". Cheran bakalaŭriĝis (1984) de la Universitato de Ĝafna [ĝafna] pri la biologiaj sciencoj. Samjare li eklaboris en la ĵurnalo Saturday Review, konata pro sia starpunkto pri sendependeco de la amaskomunikilaro, kaj la rajtoj de, kaj justeco por, malplimultoj. En 1987 li foriris al Nederlando kaj magistriĝis pri la socia evoluigo. Revenante al Kolombo du jarojn poste, li kunfondis la tamilan tagĵurnalon Sarinihar, eldonita de la Movado de interrasa justeco kaj egaleco. Oni konsilis al li denove foriri de Srilanko en 1993. Li iris al Kanado, kaj doktoriĝis (2000) pri la sociologio de la Universitato de York. Li instruas en la Universitato de Windsor en Kanado.[3]

Verkoj redakti

Poezio redakti

  • In a Time of Burning (En epoko de bruligado) Tr. Lakshmi Holmström (Arc, UK 2013).
  • A Second Sunrise (Dua sunleviĝo) Tr. Lakshmi Holmström and Sascha Ebeling (Navayana, Delhio 2012)
  • Kaadaatru (angla titolo: Forest-Healing [Arbar-resanigo]) (Nagercoil: Kalachuvadu, 2011)
  • Miindum Kadalukku (angla titolo: Once Again the Sea [Denove la maro]) (Nagercoil: Kalachuvadu, 2004)
  • Nii Ippozhudhu Irangum Aaru (angla titolo: The river where you now descend [La rivero al kiu vi nun subiras]) (Nagercoil: Kalcchuvadu, 2000). (Junaĝaj poemoj, 1975-2000)
  • (Kunredaktita) Maranatthul Vaazhvoom (angla titolo: We Will Live Amidst Death - An anthology of political poetry [Ni vivos inter mortoj - antologio de politika poezio]) (Coimbatore: Vidiyal, 1985).

Sociopolitikaj studoj[4] redakti

  • The Politics of Transition from War to Peace in South and South East Asia (University of Toronto Press). (Onta)
  • Citizenship, Ethnicity and Governance in Myanmar (2015).
  • Homeland Conflicts In the Shadow of 9/11: A Canada Sri Lanka Nexus, (University of British Columbia Press, 2014), 300 pp.
  • Empowering Diasporas: Dynamics of post-war Tamil Transnational Politics, (Berghof Foundation for Peace Support, Berlin, 2012).
  • Pathways of Dissent: Tamil Nationalism in Sri Lanka (ed.) (New Delhi: Sage, 2009).
  • New demarches: essays in Tamil Studies, jointly published by Darshan Ambalavanar and Chelva Kanaganayakam (Toronto: Canadian Scholars' Press, 2008).
  • History and the Imagination: Tamil culture in the global context (co-authored with Darshan Ambalavanar and Chelva Kanaganayakam) (Toronto: TSAR publications, 2007).
  • The Sixth Genre: Memory, History and the Tamil Diaspora Imagination (Colombo: Marga Institute, 2001).

Referencoj redakti

  1. K. Satchidanandan, "Of resistance and loss", Frontline 29.25 (Dec 15-28 2012). http://www.frontline.in/static/html/fl2925/stories/20121228292509100.htm
  2. Cheran Rudhramoorthy, "Dua sunleviĝo", http://www.ipernity.com/blog/giridhar/4700490
  3. "Books: In a Time of Burning", English PEN staff, 2 September 2013, https://www.englishpen.org/translation/books-in-a-time-of-burning/ Arkivigite je 2019-08-29 per la retarkivo Wayback Machine
  4. "Rudhramoorthy Cheran", University of Windsor. http://www.uwindsor.ca/sociology/cheran