Sirima–Ŝastri Pakto

La Sirima–Ŝastri Pakto estas pakto inter Barato kaj Srilanko. Sirimavo Bandaranaike, ĉefministro de Srilanko, kaj Lal Bahadur Ŝastri, Ĉefministro de Barato, subskribis la pakton la 30-an de Oktobro 1964. Ĝi estis grava interkonsento por determinigi la statuson kaj estonton de homoj de barata origino en Srilanko.