Burzum estas muzika projekto de Varg Vikernes (origine sub pseŭdonimo Grafo Griŝnak), fondita en 1991 en Bergen, Norvegio. La projekto baldaŭ eminentiĝis en la frua Norvegia nigrametala sceno.[1] Dum 1992 kaj 1993 Burzum registris kvar albumojn, tamen en 1994 Vikernes estis kondamnita al enprizonigo pro murdo de gitaristo Øystein "Euronymous" Aarseth kaj bruligo de kelkaj kirkoj.

Burzum
Varg Vikernes en 2009
Varg Vikernes en 2009
Bazaj informoj
Deveno Norvegio Bergen (komence), (poste)
Ĝenroj Nigra metalo
Dark ambient
Aktivaj jaroj 19911999
2009–nuntempo
Eldoninto Deathlike Silence
Cymophane
Misanthropy
Byelobog
Retejo Burzum.org
Membroj

Varg Vikernes

vdr

Emprizonate, Vikernes registris du albumojn en ĝenro malhela etoso, uzante nur sintezilon, ĉar drumoj aŭ gitaroj neatingeblis por li. Post liberiĝo, li registris du pozitive kritikitajn albumojn. Burzum estas konsiderata kiel unu el la plej gravaj nigrametalaj formaĵoj. En la filmo Metal: A Headbanger's Journey, reĝisoro Sam Dunn priskribis je Vikernes kiel "la plej fifama metalmuzikisto de ĉiu tempo".[2] Dum sia kariero, Varg penas kreadi distingiĝan sonon, unikan por Burzum.[3]

Historio redakti

Komencaj jaroj (1991–1993) redakti

 
Logotipo de Burzum, aperita sur la kovrilo de Demo II

Ekde 1989, Vikernes ludis en la kurte ekzistinta grupo Old Funeral, kiu ankaŭ konsistis el la membroj, kiu poste fondis la grupon Immortal. Li ludis gitaron en la grupo ĝis en 1991 li eliĝis por fondi sian soloan projekton, Burzum. Baldaŭ post registri du demonstraĵajn kasedojn, li iĝis unu el la movfortoj de la Norvegia nigrametala sceno. Per siaj demonstraĵoj, li altiris atenton de Øystein ‘Euronymous’ Aarseth el Mayhem, kiu apenaŭ fondis je Deathlike Silence Productions. Aarseth subskribis je Burzum al la muzikeldonejo, kaj baldaŭ Burzum komencis registri sian memtitolitan debutan albumon. Laŭ aŭtobiografio de Vikernes en sia retpaĝaro, li strebis registri la albumon en la plej malbona kvalito, kiam la sono ankoraŭ kompreneblas, ĉar tio estis tipa por la frua Norvegia nigrametala sceno. La debuta albumo estis eligita en 1992, iĝinte la dua albumo, eligita ĉe Deathlike Silence Productions. Laŭ Vikernes, Euronymous el Mayhem ludis bason por la kanto "War" el tiu albumo "nur por ĝojo".

 
Logotipo, uzita inter 1991 kaj 1994

Vikernes asertas, ke neniu koncerto de Burzum estis ludita, kvankam li unufoje interesiĝis pri tio, do Samoth el Emperor aliĝis al la projekto kiel basisto, tamen aperis nur ĉe Aske EP. Erik Lancelot ankaŭ estis vokita por drumi, tamen ne partoprenis registri iun ajn materialon de Burzum, kaj ludis neniun rektan koncerton samkiel Samoth. Vikernes tiam perdis intereson pri rektaj koncertoj, kaj asertis, ke li plu bezonas pri neniuj sesiaj muzikistoj. La dua albumo, Det som engang var, estis registrita en 1992 kaj eligita en 1993.

Enprizonaj jaroj (1994–2009) redakti

 
Logotipo, uzita inter 1994 kaj 2009

La 15-an de majo 1994, dum aresto de Varg Vikernes, eliĝis la albumo Hvis lyset tar oss, enhavanta antaŭe registritan materialon el 1992. Dum lia tempo en prizono, la 1-an de januaro 1996 eliĝis la sekva albumo, Filosofem, registrita en marto 1993. Enprizonite, Vikernes povis registri du albumojn en ĝenro de malhela etoso. Ili eliĝis nome Dauði Baldrs (1997) kaj Hliðskjálf (1999).

Post liberiĝo (1994–2009) redakti

 
Logotipo sur la albumo Belus

Baldaŭ post liberiĝo, Vikernes komencis skribi novajn verkojn, naŭ metalajn komponaĵojn kaj preludon kaj postludon en etos-ĝenro, por venonta albumo de Burzum. Laŭ mencioj de Vikernes, kelkaj muzikeldonejoj interesiĝis pri eligo de lia unua albumo post dekunu jaroj.

La albumo estis nomota "Den hvite guden" (norvege: la blanka dio)[4], sed poste li decidis ŝanĝi ĝin al Belus. Ĝi eliĝis la 8-an de marto 2010 ĉe "Byelobog productions" ("Byelobog" estas transliteraĵo de "Белобог" el slavaj lingvoj, kiu signifas "blanka dio").[5][6] Estis ankaŭ anoncita, ke eliĝos filmo pri vivo de Varg Vikernes je komenco de 1990-aj, titolita Majstroj de Kaoso (angle Lords of Chaos). La filmo baziĝus sur la samtitolita libro. Vikernes esprimis profundan malestimon pri kiel la filmo, tiel la libro, sur kiu ĝi baziĝus.[7]

La dua post-liberiĝa albumo, Fallen, eliĝis la 7-an de marto 2011[8], ĝin sekvis kompilaĵo, titole From the Depths of Darkness, la 28-an de novembro 2011. Ĝi enhavas re-registritajn versiojn de la komponaĵoj el la memtitolita albumo kaj Det som engang var. La tria post-liberiĝa albumo, titolota Umskiptar, eliĝos en majo 2012.[9]

Albumaro redakti

Ĉefaj albumoj redakti

Titolo Registrita Eligita
Burzum Januaro 1992 Marto 1992
Aske Aŭgusto 1992 Marto 1993
Det som engang var Aprilo 1992 Aŭgusto 1993
Hvis lyset tar oss Septembro 1992 Majo 1994
Filosofem Marto 1993 Januaro 1996
Dauði Baldrs 1994–1995 Oktobro 1997
Hliðskjálf 1998 Aprilo 1999
Belus 2009–2010 Marto 2010[10]
Fallen 2010 Marto 2011[11]
Umskiptar Septembro 2011 Majo 2012[9]

Demonstraĵoj redakti

  • Burzum Demo I (1991)
  • Burzum Demo II (1991)
  • Burzum Promo (1992)

Muzikfilmetoj redakti

  • Dunkelheit (1996)

Kompilaĵoj redakti

Aliaj aperoj redakti

Omaĝoj al Burzum redakti

  • Visions: A Tribute to Burzum (2002)
  • A Man, A Band, A Symbol (2003)
  • Wotan Mit Uns! (2003)
  • The Tribute (2005)
  • Burzum Tribute Attakk (2005)
  • Triumph und Wille (2006)
  • Lost Freedom (2007)
  • A Hungarian Tribute to Burzum: Life Has New Meaning (2008)
  • Tribute to Burzum: When the Night Falls - Bethlehem Struluckt (2009)
  • A Tribute To Varg Vikernes: Born To Be White (2010)

Membroj redakti

Nuntempaj membroj
Gastaj muzikistoj
  • Samoth (Tomas Haugen) – baso ĉe Aske (1992)
  • Euronymous (Øystein Aarseth) – gitara solo ĉe "War" kaj gongo ĉe "Dungeons of Darkness" (ambaŭ el Burzum).

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. Vikernes, Varg. A Burzum Story: Part I. Alirita 2010-03-06.
  2. Dunn, Sam (Director). Metal: A Headbanger's Journey [filmo].
  3. http://www.thesixtyone.com/Burzum/
  4. Greven angrer ingenting Hvem er egentlig denne mannen.... Dagbladet.no. Alirita 2011-08-20.
  5. Burzum discography: Belus. Burzum.org (2010-03-08). Alirita 2011-08-20.
  6. Varg Vikernes, “A Burzum Story - Part XII: Belus
  7. Varg Vikernes - The Lords of Lies: Part VI - The Lords of Chaos Movie. Burzum.org. Alirita 2011-08-20.
  8. New Burzum Album. Alirita 2011-01-18.
  9. 9,0 9,1 novaĵoj. burzum.org (2012-01-20). Alirita 2012-01-20.
  10. Discography - Official Releases - "Belus" 2010. Burzum (2010-03-08). Alirita 2011-08-20.
  11. Burzum to release new album in March - in Metal News. Metal Underground.com. Alirita 2011-08-20.