Kamparanaj Batalionoj

Kamparanaj Batalionoj (pole: Bataliony Chłopskie) – konspira armita organizaĵo de la pola popola rezisto nombranta ĉ. 170 milojn da homoj. Aganta en la Dua Mondmilito sur la teritorio de Ĝenerala Gubernio kaj Wielkopolska cele de protekto de polaj vilaĝoj antaŭ germana teroro kaj ekonomia ekspluatado. Post Pola Enlanda Armeo ĝi estis la plej granda pola subtera armita forto posedanta ĉ. 300 specialajn taĉmentojn, kiuj okupiĝis pri sabotado kaj batalagoj, kaj ties perdoj (ĝis malfondo marte 1945) egalis al ĉ. 7000 soldatoj.

Kamparanaj Batalionoj
flago
gerila organizaĵo
Komenco 1941 vd
Lando(j) Pollando vd
vdr

El la agado redakti

1940

17.08. Oni senarmigis 4 soldatojn de Wehrmacht rabantaj nutraĵon en distrikto Siedlecki akirante 2 fusilojn, 25 grenadojn, municion

1941

1942

1943

1944

  • 18.01. Lublinio: taĉmento de KB atakis du vilaĝojn setligitajn de germanaj koloniistoj (Ribelo de Zamość); alia taĉmento forreligis ferian trajnon, sed pro forta pripafo el la trajno retiriĝis, kaj en distrikto Hrubieszowski batalis kontraŭ taĉmento de kozakoj - 5 mortigis; el areo Gorlice kamparana taĉmento atakis 3 germanajn aŭtomobilojn kun soldatoj kaj armiloj - unu forbrulis, 2 estis damaĝitaj, pereis 3 germanoj kaj 2 partizanoj
  • 14.02. Taĉmento de KB el Włodawa-areo frakasis monŝrankon forprenante 167 mil zlotojn, kaj KB de 140 partizanoj kun taĉmento de Landa Armeo tuttage batalis kontraŭ 350 soldatoj de Wehrmacht kaj polico en Zabłocie - germanoj retiriĝante postlasis 27 kadavrojn, mortfalis 6 partizanoj de KB, 4 vundiĝis
  • 6.10. Soldatoj de Pola Enlanda Armeo, Kamparanaj Batalionoj kaj sovetaj partizanoj batalis kontraŭ germanoj en vilaĝo Żelazna
  • 10.02. distrikto Sandomierz: taĉmento de KB akiris kelkajn fusilojn en ekloĝata de germanoj vilaĝo, la alia en distrikto Bialski batalis kontraŭ ĝendarmoj alivestitaj kiel partizanoj - unu pereis, du vundiĝis, aliaj fuĝis

Memorigo redakti

La bataloj estis memorigitaj sur la Tombo de Nekonata Soldato en Varsovio.

Vidu ankaŭ redakti

Bibliografio redakti

  • Janusz Gmitruk, Piotr Matusak, Jan Nowak, Kalendarium działalności bojowej Batalionów Chłopskich 1940-1945 (Kalendaro de batalagado de Kamaranaj Batalionoj en 1940-1945), Varsovio 1983.