Monŝranko
Monŝranko aŭ eble Sekurŝranko estas sekura ŝlosebla kaso, uzata por sekurigi valorajn objektojn (kiel mono, juveloj, dokumentoj ktp) kontraŭ ŝtelado aŭ difektado. Monŝranko estas kutime kava kubo aŭ cilindro, kun pordo.
Specifoj
redaktiSpecifoj por monŝrankoj povas enhavi kelkajn aŭ ĉiom de la sekvontaj:
- Rompŝtelisto-rezisto
- Fajro-rezisto
- Ekologia rezisto (ekz. al akvo aŭ polvo)
- Speco de ŝloso (ekz. kombinaĵa, ŝlosila, tempa, aŭ elektronika)
- Loko (ekz. mura aŭ etaĝa monŝranko)
- Inteligentaj monŝrankoj kiel parto de aŭtomatigita mono-fingrumanta sistemo
Estas fojfoje eble malfermi monŝrankon sen ĝia ŝlosilo aŭ kombinaĵo; ĉi tiu kontraŭleĝa agado estas populara temo en filmoj de ŝtelado.
Fajro-rezistaj monŝrankoj havas protektantan korpon, tirkeston kaj kovrilon. La forteco de protektado estas indikita per numeroj, ekzemple klaso 350 por papero, klaso 150 por mikrofilmo kaj fotofilmo, kaj klaso 125 por komputilaj diskoj.
Kaso
redaktiLaŭ Francisko Azorín Kaso estas simple Monkesto.[1] Li indikas etimologion el la latina capsa (kesto). Kaj li aldonas terminojn kaseto, kasejo, pruntokaso, enmura kaso, kasisto.[2] En NPIV Kaso estas Monkesto, Ĉambro, oficejo, establo, kie mono estas gardata, ricevata aŭ pagata, Monrimedoj, monhavo.[3]
Notoj
redakti- ↑ Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 107.
- ↑ Azorín, samloke.
- ↑ NPIV [1] Alirita la 27an de Decembro 2017.