Distrikto Biała

distrikto en Pollando
(Alidirektita el Distrikto Bialski)

Distrikto Biała - pole powiat bialski - estas distrikto en la administra provinco (vojevodio) Lublinio de Pollando. Administra centro estas la samnoma urbo Biała Podlaska, "Biała en Podlaĥio". Fine de 2019 en la distrikto vivis 110 772 loĝantoj.

Distrikto Biała
Pola nomo powiat bialski
Blazono
Situo en regiono
Mapo
Distrikto
Provinco Lublinio
Ĉefurbo Biała Podlaska
Kvanto de komunumoj:
    urbaj 2
    urbo-kampaj -
    kampaj 17
Urbeco 20,35
Areo 2753,67 km2
Loĝantaro 110 772 (en 2019)
Loĝdenso 41,48/km2
Aŭtokodo LBI
TERYT 3.06.07.01.00.0
Estro Mariusz Filipiuk
Adreso de estraro ul. Brzeska 41
Poŝtkodo de estraro 21-500
Telefono de estraro 83 343-75-31
Fakso de estraro 83 343-36-09
Retpaĝaro de distrikto http://www.powiatbialski.lubelskie.pl
vdr

Dua Mondmilito redakti

22.11.1942: Germana polico pafmortigis en arbaro en Drelów 8 kaj en Wojciechów 5 judojn

21.11.1943: Taĉmento de Pola Enlanda Armeo eksplodigis fervojan viadukton apud Chotyłów.

10.02.1944: Taĉmento de Kamparanaj Batalionoj batalis kontraŭ ĝendarmoj alivestitaj kiel partizanoj - unu pereis, du vundiĝis, aliaj fuĝis

Eksteraj ligiloj redakti

 
Biała Podlaska