Urbo
Urbo estas vasta aro da domoj, plej ofte aranĝitaj laŭ stratoj, iafoje limita per ĉirkaŭmurego, kaj entenanta komercejojn, fabrikojn kaj administraciojn por la servo de siaj loĝantoj kaj de la ĉirkaŭa regiono. Pro sia denseco kaj la vivmaniero de ĝia kunprenita loĝantaro, urbo perdis sian vilaĝan karakteron kaj la senperan kontakton kun la kamparo.[1]

Alivorte, urbo estas loĝa loko kun precipe grava statuso kiu diferencigas ĝin de vilaĝo. Fojfoje okazas, ke vilaĝo estas pli granda ol urbo. Grava diferenco estas tio, ke ĝenerale en la vilaĝo vivas kamparanoj, en urbo metiistoj, laboristoj, oficistoj. Nuntempaj urboj estas produktoj de la industria revolucio kaj estas ĝenerale distingitaj de lando-areo kaj loĝantar-nombro. Urboj grandaj kaj industriaj ĝenerale havas superajn organizajn sistemojn por la salubrigo, la publikaj servoj, la ter-distribuado, la loĝado, kaj la transporto. La koncentrado de tiu disvolvigo ege faciligas interagadon inter personoj kaj negocoj, kun profito de ambaŭ partoj en la procezo, sed ĝi prezentas ankaŭ defiojn por administrado de la urba kresko.[2] Grandurbo aŭ metropolo kutime havas asociitajn ĉeurbojn kaj eksterurbojn. Tiaj urboj estas kutime asociataj kun la metropolaj areoj kaj urbaj areoj, kreante la novan fakton ke nombraj negocaj pendolanoj vetura ĉiutage al urbaj centroj por sia laboro. Kiam urbo etendiĝas sufiĉe for kaj atingas alian urbon, tiu regiono povas konstitui kunurbaĵon aŭ megalopolon. Laŭ kvanto de loĝantoj, la plej granda urbo propre dirite estas Ŝanhajo, dum la plej rapide kreskanta estas Dubajo.[3]
Urbo estas relative granda kaj konstanta homa setlejo.[4][5] Kvankam ne estas interkonsento pri kiel grandurbo estas distingata el urbo ene de ĝenerala lingvo, multaj grandurboj havas partikularan administran, leĝan aŭ historian statusojn baze sur loka juro.
DifinojRedakti
Ne ekzistas tutmonde komuna difino pri urbo; tial en vasta senco urbo estas tiu loĝata loko, kiun la ŝtato deklaras urbo. Ĝenerale, "Urbo" estas unuavice uzata por nomi urban lokon kun granda loĝantaro. Ekz-e, en Irano ĉiu pli ol 5000-loĝanta loko nomiĝas urbo. Tamen, urbo povus ankaŭ indiki specialan administracian, laŭleĝan, aŭ historian statuson.
Ĉiu lando havas sian leĝaron por apartenigi loĝlokon al la kategorio "urbo". Tio dependas unue de la nombro de loĝantaro, ankaŭ de la parto de tiu loĝantoj kiuj estas okupitaj en la sferoj ekster agrikulturo. Entute en la mondo estas ĉirkaŭ 1700 urboj kun pli ol 100 mil da loĝantoj, kaj estas 220 urbaj aglomeraĵoj kun 1 miliono da loĝantoj.
Krome ne ĉiuj lingvoj kongruas. Tiele en angla oni uzas du vortojn nome town kaj city, inter kiuj estas diferencoj laŭ grando nome city plej granda. Tiele en Esperanto multaj uzas la vortojn urbo kaj grandurbo respektive.
Laŭ Francisko Azorín urbo estas Granda aro da domoj, dismetitaj laŭ stratoj k. placoj.[6] Li indikas etimologion el la latina urbs. urbis (urbo). Kaj li aldonas rilatajn terminojn kaj difinojn, nome antaŭurbo, por parto de la urbo ekster difinita bariero; ekstercentra kvartalo; suburbo, por kvartalo pli malalta, pli mizera; ĝardenurbo, por urbo, kies domoj staras inter ĝardenoj; ĉefurbo, por ĉefa urbo de regno, de provinco; urbismo aŭ urbanismo, por scienco pri starigo, ampleksigo k. renovigo de urboj; urbanizi, por plibeligi, plikomfortigi urbon.[7]
BelgioRedakti
En Belgio "urbo" estas honortitolo, donacita pro difinitaj meritoj.
BritioRedakti
En Britio urbo estas loko havanta ĉarton de la krono.
FinnlandoRedakti
En Finnlando ekde 1996 ne estas jura diferenco inter urbo kaj (alia) municipo; ĉiu municipo rajtas laŭ sia propra decido nomi sin urbo. En situacio de 2012, el la 336 municipoj, 108 uzas la nomon urbo. La finnlanda statistika centro dividas municipojn en tri kategoriojn, "urbecaj municipoj", "dense loĝataj municipoj" kaj "agraraj municipoj". Laŭ tiu kategoriigo estas 61 urbecaj municipoj.
IranoRedakti
En Irano lokoj kun pli ol 5000 loĝantoj nomiĝas urbo.
JapanioRedakti
En Japanio, laŭ loĝanto-nombro, urbetoj aŭ vilaĝoj kun pli ol kvardek mil loĝantoj povas iĝi urbo.
SvedioRedakti
En Svedio, la nocio "urbo" (stad) perdis sian juran signifon je 1971. Administracie nur pluekzistas komunumoj.
UsonoRedakti
En Usono, la nocio urbo implicas unuavice laŭleĝan terminon signifantan urbecan lokon kun ioma memstareco, sendepende de ĝia grandeco, sed ne la signifon "urbego, tuta granda loĝo-zono (metropola loko)".
Tipoj de urbojRedakti
DormurbojRedakti
Dormurbo, dormejurbo, pendolurbo, aŭ navedurbo estas urbo kies loĝantoj normale laboras aliloke, plej ofte en plej granda urbo, kvankam ili vivas kaj dormas en tiuj najbarecoj. La nomo ankaŭ indikas ke tiuj komunumoj havas malmulte da komerca aŭ industria agado preter malgranda kvanto de podetala komerco, orientita direkte al servado de la loĝantoj.
Satelitaj urbojRedakti
Sateliturbo estas urbo kies duarangeco ene de urba aglomeraĵo faras ĝin dependi de ĉefa urbo, al kies influareo ĝi apartenas. Ties loĝantoj kontentigas en la sateliturbo siajn unuarangajn necesojn, dum tiuj de pli alta nivelo devas esti plenumitaj en la centra urbo. Por ekzemplo: en satelitaj urboj estas sanservoj de unua kaj eĉ de dua nivelo, sed ne tre specializitajn servojn; estas vendejoj de difinita baza nivelo, sed por aliaj pli specializitaj necesos iri al pli granda urbo.
OriginojRedakti
Ne estas klare, kiuj historiaj kondiĉoj kaŭzis la aperon de la unuaj urboj. Kelkaj teoriuloj konjektis pri tio, kiaj povis esti la taŭgaj antaŭkondiĉoj kaj bazaj meĥanismoj, kiuj eventuale estis la gravaj faktoroj por formiĝo de urboj.
La konvencia vidpunkto estas, ke urboj unue formiĝis post la Neolitika revolucio. La Neolitika revolucio alportis agrikulturon, kiu igis ebla pli densan homan setladon, tiel apogante urbokernan evoluon.[8] La apero de terkultivado instigis ĉasist-kolektistojn rezigni pri nomada vivostilo kaj ekloĝi proksime de aliaj, kiuj vivis per agrikultura produktado. La pliigita loĝodenso apogita de pli produktiva agrikulturo kaj la pliigita produktado de manĝaĵoj por terunuo kreis kondiĉojn taŭgajn por urbo-similaj agadoj. En sia libro, Cities and Economic Development, Paul Bairoch alprenas tian ĉi pozicion en sia argumento, ke agrikultura agado prezentiĝas necesa antaŭ ol veraj urboj povas formiĝi.
Laŭ Vere Gordon Childe, por ke loĝloko estu kvalifikita kiel urbo, havendas sufiĉe da plusproduktado de krudaĵoj por ebligi komercon kaj relative grandan loĝantaron[9]. Bairoch indikas ke, pro malabundaj loĝdensoj, kiuj ekzistis en antaŭ-neolitikaj ĉasist-kolektistaj socioj, la kvanto de tero necesa por produkti sufiĉe da manĝaĵo por vivtenado kaj komerco por granda setlejo farus la fluon de komerco neregebla. Por ilustri tiun punkton, Bairoch proponas la ekzemplon de Okcidenta Eŭropo dum la antaŭ-neolitiko, kie la loĝodenso estis malpli ol 0.1 persono je kvadrata kilometro"[10]. Utiligante tiun loĝodenson kiel bazon por kalkulado, asignante 10% de manĝaĵo al plusproduktado por komerco kaj supozante, ke la urbanoj faras nenian terkultivadon, li konkludas, ke "por konservi grandurbon kun loĝantaro de 1,000 sen konsideri la koston de transportado, estus necesa la areo de 100,000 kvadrataj kilometroj. Se la kosto de transporto estas enkalkulita, la takso atingas 200,000 kvadratajn kilometrojn"[10]. Bairoch notas, ke tio estas proksimume la grandeco de Britio.
La urba teoriulo Jane Jacobs sugestas, ke la formiĝo de urboj antaŭis la naskiĝon de agrikulturo[11], sed tiu ĉi vidpunkto ne estas vaste akceptita.
Ideala urbo estas koncepto de plano por urbo kiu estis konceptita en konsento kun aparta racia aŭ morala objektivo. La ideo estas kreita jam en la antikveco kun la celo precizigi la trajtojn, kiujn la urbo devus renkonti por la evoluo de la homo, konsiderante lian fizikan bonfarton kaj sociajn bezonojn.
Ekologio de urbojRedakti
Ĝenerale la disvastigo kaj ampleksigo de urboj, kiuj fakte okupas areojn iam okupitajn de naturo, restriktis la normalan bonfarton de naturaj specioj. Tamen kontraste kaj aliflanke kelkaj el tiuj specioj kiuj suferis en naturaj areoj pro disvolvigo de industrio, de industria agrikulturo, ĉasado ktp., trovas pli kaj pli rifuĝon en urboj. Tion analizas Loïc Chauveau en artikolo de Unesko Kuriero dediĉita al tiu afero. Unuflanke tiuj specioj normale adaptiĝas (ŝanĝiĝas) por profiti la novan medion. Aliflanke oni proponas, ke urboplanistoj zorgu por aranĝo de taŭgaj kondiĉoj kiuj estu profitataj de tiuj novaj specioj, ekzemple per kreado de verdaj spacoj.[12]
Epitetnomoj de kelkaj urbojRedakti
- La urbo de la rideto - Arhuzo
- La Feniks-Urbo - Atlanto
- La urbo, kiu neniam dormas - Berlino
- La Reĝino de La-Plata (rivero) - Bonaero
- La Eŭropa Ĉefurbo - Bruselo, Strasburgo
- La Venta Urbo - Ĉikago
- La Motora Urbo - Detrojto
- La Duono de la Mondo - Esfahano
- La Urbo de Frata Amo - Filadelfio
- La Bank-urbo - Frankfurto
- La Pordego al la Mondo - Hamburgo
- La Esperanto-urbo - Herzberg am Harz
- La urbo de Ventkaptiloj - Jazdo
- La Sankta Urbo - Jerusalemo
- La Taseto el arĝento - Kadizo
- La Filio de la Ĉielo - Kalio
- La urbo de la parolantaj ŝtonoj - Krakovo
- La Urbo de Anĝeloj - Losanĝeleso
- La Sankta Urbo aŭ La Sankta Martiriĝejo - Maŝhado
- La Tria Romo - Moskvo
- La Urbo de Akvo - Niigata
- La Urbo de kaŝtanarboj - Kievo
- La Granda Pomo - Novjorko
- La Urbo de Akvo - Osako
- La Tigra Urbo - Oslo
- La Blanka urbo de Nordio - Oulu
- La Lum-urbo - Parizo
- La Venecio de la Nordo - Peterburgo kaj Bruĝo
- La Urbo de Cent Turoj - La ora Prago
- Urbo Mirinda - Rio-de-Ĵanejro
- La Eterna Urbo - Romo
- La Smeralda Urbo - Seatlo
ReferencojRedakti
- ↑ Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto
- ↑ Paul James, Meg Holden, Mary Lewin, Lyndsay Neilson, Christine Oakley, Art Truter, kaj David Wilmoth. (2013) “Managing Metropolises by Negotiating Mega-Urban Growth”, Harald Mieg and Klaus Töpfer: Institutional and Social Innovation for Sustainable Urban Development. Londono: eldonejo Routledge.
- ↑ The Travel & Tourism Competitiveness Report 2007, Jennifer Blanke, World Economic Forum
- ↑ Goodall, B. (1987) The Penguin Dictionary of Human Geography. London: Penguin.
- ↑ Kuper, A. and Kuper, J., eds (1996) The Social Science Encyclopedia. 2nd edition. London: Routledge.
- ↑ Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 207.
- ↑ Azorín, samloke.
- ↑ (Bairoch 1988, pp. 3–4)
- ↑ (Pacione 2001, p. 16)
- ↑ 10,0 10,1 (Bairoch 1988, p. 13)
- ↑ (Jacobs 1969, p. 23)
- ↑ Loïc Chauveau, "Urboj: Sovaĝa vivo floras en betonaj ĝangaloj" en Unesko Kuriero, numero 3 de Julio-Septembro 2021, eldonita de El Popola Ĉinio, "Restarigo de viv-diverseco, revivigi vivon", 58 pp. pp. 30-31.
BibliografioRedakti
- Bairoch, Paul (1988). Cities and Economic Development: From the Dawn of History to the Present. Chicago: University of Chicago Press. ISBN 0-226-03465-8.
- Chandler, T. Four Thousand Years of Urban Growth: An Historical Census. Lewiston, NY: Edwin Mellen Press, 1987.
- Geddes, Patrick, City Development (1904)
- Jacobs, Jane (1969). "The Economy of Cities". New York: Random House Inc.
- Paul James, Meg Holden, Mary Lewin, Lyndsay Neilson, Christine Oakley, Art Truter, and David Wilmoth (2013). "Managing Metropolises by Negotiating Mega-Urban Growth". In Harald Mieg and Klaus Töpfer. Institutional and Social Innovation for Sustainable Urban Development. Routledge. [1]
- Kemp, Roger L. Managing America's Cities: A Handbook for Local Government Productivity, McFarland and Company, Inc., Publisher, Jefferson, North Carolina, USA, and London, England, UK, 2007. (ISBN 978-0-7864-3151-9).
- Kemp, Roger L. How American Governments Work: A Handbook of City, County, Regional, State, and Federal Operations, McFarland and Company, Inc., Publisher, Jefferson, North Carolina, USA, and London, England, UK. (ISBN 978-0-7864-3152-6).
- Kemp, Roger L. "City and Gown Relations: A Handbook of Best Practices," McFarland and Copmpany, Inc., Publisher, Jefferson, North Carolina, USA, and London, England, UK, (2013). (ISBN 978-0-7864-6399-2).
- Monti, Daniel J., Jr., The American City: A Social and Cultural History. Oxford, England and Malden, Massachusetts: Blackwell Publishers, 1999. 391 pp. ISBN 978-1-55786-918-0.
- Mumford, Lewis, The City in History (1961)
- O'Flaherty, Brendan (2005). City Economics. Cambridge Massachusetts: Harvard University Press. ISBN 0-674-01918-0.
- Pacione, Michael (2001). The City: Critical Concepts in The Social Sciences. New York: Routledge. ISBN 0-415-25270-9.
- Reader, John (2005) Cities. Vintage, New York.
- Robson, W.A., and Regan, D.E., ed., Great Cities of the World, (3d ed., 2 vol., 1972)
- Rybczynski, W., City Life: Urban Expectations in a New World, (1995)
- Smith, Michael E. (2002) The Earliest Cities. In Urban Life: Readings in Urban Anthropology, eldonita de George Gmelch kaj Walter Zenner, pp. 3–19. 4a eld. Waveland Press, Prospect Heights, IL.
- Thernstrom, S., and Sennett, R., ed., Nineteenth-Century Cities (1969)
- Toynbee, Arnold J. (eld), Cities of Destiny, New York: McGraw-Hill, 1967. Pan historical/geographical essays, many images. Starts with "Athens", ends with "The Coming World City-Ecumenopolis".
- Weber, Max, The City, 1921. (tr. 1958)
Vidu ankaŭRedakti
- Aglomeraĵo
- Banurboj
- Ĉefurboj
- Ĉirkaŭurbo
- Dormurbo
- Fantomurbo
- Fermita urbo
- Havenurboj
- Kampurboj
- Libera reĝa urbo
- Listo de urboj laŭ lando
- Listo de urbegoj
- Plej grandaj urboj laŭ enloĝantaro
- Latinaj urbonomoj
- Urba ekologio
- Urboj kun esperantigitaj oficialaj retejoj
- Grandaj urboj de Ameriko
- Urbeto
- Vilaĝo
- Vinvilaĝo
Eksteraj ligilojRedakti
- Informoj pri diversaj urboj[rompita ligilo]