Remparo

(Alidirektita el Murego)

Remparodefenda muro estas murego aŭ tera altaĵo antaŭita de fosaĵo, ordinare ĉirkaŭ urbo aŭ alia grava loko por ĝin defendi.

Remparoj de la bretona urbo Dinan
Eble la Granda Ĉina Muro estas la plej konata kaj plej vizitata remparo en la mondo.

Laŭ la epokoj la konstruado de remparoj ŝanĝiĝis. Komence remparo estis nura palisaro ligna kaj ĝi evoluis dum la erao de fortikaĵoj kaj kasteloj al ŝtonmurego, kelkfoje plurajn metrojn dika.

Laŭ Francisko Azorín remparo estas Muro aŭ tera altaĵo antaŭita de fosaĵo k. starigita por defendi lokon, fortikaĵon, urbon.[1] Li indikas etimologion el la malfrua latina re-amparare (ree defendi). [2]

Ekzemploj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 177.
  2. Azorín, samloke.