La Romia Murego de Lugo ĉirkaŭas la historian urboparton de la galega urbo Lugo en Hispanio. La antikva romia urbo Lucus Augusti, fondata de Paŭlo Fabio Maksimo nome de la imperiestro Aŭgusto en al jaro 13 a.K. Kun la celo definitive aneksiĝi la nordorienton de la Iberia duoninsulo al la Romia Imperio en la urbo estis konstruata la defendmurego kiu ekzistas, kun malmultaj reformoj, ĝis la nuntempo.

Murego de Lugo
urbomuregomonumento
Lando Hispanio vd
Situo Lugo
Situo
Geografia situo 43° 0′ 51″ N, 7° 33′ 36″ U (mapo)43.014194444444-7.5598888888889Koordinatoj: 43° 0′ 51″ N, 7° 33′ 36″ U (mapo)
Murego de Lugo (Hispanio)
Murego de Lugo (Hispanio)
DEC
Murego de Lugo
Murego de Lugo
Situo de Murego de Lugo
Map
Murego de Lugo
vdr
Murego de Lugo

La murego, kun pli ol 2 km longe, kreas la limojn de la historia urboparto de tiu ĉi galega urbo kaj ĝi transiras de obstaklo por ĝia evoluo kaj kreskado al elstara monumento en la urba strukturo kaj turisma allogaĵo.

Konstruita kiel divido kaj defendado de la urbo ĝi transformiĝis en grava elemento inter la antikva Lucus (nuna Lugo) kaj tiu kiu disvolviĝis ĉirkaŭe. Ĝiaj dek pordoj realigas la funkcion kunigi parton de la urbo kun alia kaj ĝia promenejo fariĝis plia strato trairata kaj de la luganoj kaj de la allogataj turistoj kiuj vizitas ĝin.

La Romia Murego de Lugo estis deklarata Monda heredaĵo de UNESKO en 2000.