Ravelino
Ravelino estas eksteraĵo de fortikaĵo. Ĝi estas kvinangula aŭ redanforma fortigita insulo kiu, ĉirkaŭita de ravelinfosaĵo, troviĝas en la fortikaĵa fosaĵo. En kelkaj kazoj ĝi estas kiel duoninsulo ligita kun la fortikaĵo.

Ravelino en Bergen op Zoom
Interalie en la muzeovilaĝo Bourtange (Nederlando), kiu estis rekonstruita laŭ la stato de 1742, videblas ravelinoj en la originala formo.
![]() Ravelinoj en Goes, Nederlando |