Ŝablono-Diskuto:Informkesto pollanda distrikto

Latest comment: antaŭ 1 monato by Tlustulimu in topic HTML kaj CSS

Iom strangas ke la informkesto nur donas eblecon esprimi la polan nomon, sed ne esperantlingvan nomon de la koncerna distrikto. Artikolaj titoloj en la esperantlingva vikipedio prefere estu en Esperanto ol en nacia lingvo, kaj tute kompreneblus mencii la artikolan nomon ankaŭ en la informkesto... --ThomasPusch (diskuto) 18:40, 9 Jul. 2013 (UTC)

Saluton, Thomas. Nun eblas aldoni eĉ la esperantan nomon per la nova parametro "esperanta nomo". Krome mi aldonis ekzemplon al la dokumentado. Kaj mi rearanĝis la du bildetojn flago kaj blazono, tiel ke por ili nun estas uzata la Lua-modulo {{InfoboxImage}}. --Tlustulimu (diskuto) 19:44, 9 Jul. 2013 (UTC)
Resaluton, René. Mi jam vidis la ŝanĝon kaj tute kontentas pri tio, despli ke la ŝanĝo estas tia ke ĝi bone aranĝas esperantlingvan titolon (la paĝonomon) en titola kaplinio de la informkesto kaj la polan nomon sub tio en unua linio de la kesto, sen ke oni en la artikolo devus aparte plenigi parametron "esperanta nomo". Do supozeble la plibonigo tute bone funkcios ankaŭ sen la nova parametro. Iom iritas ke la malnova parametro "pola_nomo" havas mezan substrekon, kaj la nova "esperanta nomo" ne - (ja en informkestaj parametroj estas diferenco inter "_" kaj " ") - sencus ke estu unuece. Se nova parametro "esperanta nomo" ne necesas por funkciigi paĝotitolon en kaplinio de la artikola informkesto, ne nececas adapto al "esperanta_nomo" kun substreko, sed eblas tute reelpreni ĝin. Kion vi pensas pri tio? --ThomasPusch (diskuto) 19:54, 9 Jul. 2013 (UTC)

HTML kaj CSS redakti

Saluton. Mi ĵus iomete ŝanĝis kelkajn malnovegajn HTML-atributojn, tiel ke anstataŭe nun estas uzata iom da CSS. Krome mi anstataŭigis la malnovegan HTML-etikedon <font> per <span> laŭ antaŭ longa tempo okazinta diskuto pri evitado de malnovaj HTML-etikedoj. - Amike Tlustulimu (diskuto) 08:54, 24 mar. 2024 (UTC)Reply

Reiri al la paĝo "Informkesto pollanda distrikto".