Carl Michael Bellman

Carl Michael BELLMAN, naskita la 4-an de februaro 1740 en Stokholmo, mortinta tie la 11-an de februaro 1795, estis sveda poeto kaj komponisto de Rokoko. Li estas la plej fama kantoverkisto de Svedio kaj konsiderata kiel nacia poeto de la lando.

Carl Michael Bellman
C. M. Bellman, pentraĵo el 1779
C. M. Bellman, pentraĵo el 1779
Persona informo
Naskiĝo 4-an de februaro 1740 (1740-02-04)
en paroĥo Maria Magdalena en Stokholmo
Morto 11-an de februaro 1795 (1795-02-11) (55-jaraĝa)
en paroĥo Klara en Stokholmo
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per tuberkulozo vd
Lingvoj sveda vd
Ŝtataneco Svedio vd
Alma mater Universitato de Upsalo vd
Subskribo Carl Michael Bellman
Familio
Patro Johan Arendt Bellman vd
Patrino Catharina Hermonia vd
Edz(in)o Lovisa Fredrica Bellman vd
Infanoj Adolph Martin Jacob Henric Bellman vd
Profesio
Okupo poeto • komponistoverkisto • office worker vd
Aktiva en Stokholmo vd
Aktiva dum 1765–1795 vd
Verkado
Verkoj Fredman's Epistles ❦
Fredman's Songs vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Kromnomo lia estas Anakreono de Svedio aŭ de Nordio.

Bellman estis genia improvizulo, sed ne ŝatis sisteman verkadon. Plaĉis al li festado kaj drinkado, kaj en 1763 liaj ŝuldoj tiom kreskis, ke li devis foriri el la lando al Norvegio. En 1772 li komponis Gustafs Skål omaĝe al reĝo Gustavo la 3-a, kaj tiu havigis al li sinekuran postenon ĉe la reĝa loterio, kies salajro ebligis al Bellman agrablan vivon sen laboro.

Post la morto de la reĝo en 1792 Bellman finance komplete ruiniĝis kaj en 1794 eĉ estis malliberigita en ŝuldo-karcero. Pro tio serioziĝis lia tuberkulozo, kiu mortigis lin en 1795.

Bellman estis entombigita en la Klara-tombejo en Stokholmo; lia tombo estas perdita.

Vidu ankaŭ redakti