Mengistu Haile Mariam
Mengistu Haile Mariam (amhare መንግስቱ ኃይለ ማርያም; naskiĝis en 1937 en Adis-Abebo, Etiopio) inter la jaroj 1977 kaj 1991 estis la ŝtatestro de Etiopio. Li direktis la transiron de la ŝtata reĝimo de monarkio al socialismo. Pro la parte perforte premaj kaj internacie forte kritikataj agoj de la de li gvidata registaro li estas konsiderata diktatoro.
Mengistu Haile Mariam | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 21-an de majo 1937 (83-jara) en Adisabebo |
Loĝloko | Hararo |
Ŝtataneco | Etiopio • Zimbabvo |
Okupo | |
Okupo | politikisto • militisto |
En majo 1991, pro alproksimiĝanta ofensivo de Etiopa Popol-Revolucia Demokratia Fronto, demisiis kaj fuĝis al Zimbabvo, kie ricevis azilon. Postaj regopovoj de Etiopio senrezulte strebis al lia revenigo. Akuzita pri genocido, januare 2007 kontumace kondamnita al ĝismorta malliberigo. La 26-an de majo 2008 kune kun 17 kunlaborantoj kondamnita al mortpuno.