Ordeno de la Blanka Leono

ordeno de Ĉeĥoslovakio resp. de Ĉeĥio

La Ordeno de la Blanka Leono (ĉeĥe Řád bílého lva) la 7-an de decembro 1922 fondiĝis per dekreto de la registaro de Ĉeĥoslovakio: origina celo estis honorigi aparte meritajn ne-civitanojn de Ĉeĥoslovakio. Ekde la divido de Ĉeĥoslovakio al apartaj ŝtatoj Ĉeĥio kaj Slovakio en 1993 temas pri la plej alta ŝtata honorigo de la Respubliko Ĉeĥio; ĝin transdonas la ŝtata prezidanto respektive taskigato de la prezidanto. Ekde la jaro 1961 per la ordeno ankaŭ honoriĝas civitanoj de Ĉeĥoslovakio respektive nun Ĉeĥio.

la ordeno kun kolĉeno