Hararo (Zimbabvo)
Hararo (angle Harare [həˈrɑːreɪ], ŝone Harare [ɦarare]; iama Salisbury), estas la plej granda urbo kaj samtempe ĉefurbo de Zimbabvo. Ĝi situas en la suda parto de provinco Maŝonalando, en la norda centra parto de la lando.
Hararo (Salisbury) | |||
angle Harare | |||
ĉefurbo | |||
|
|||
Oficiala nomo: Harare | |||
Lando | Zimbabvo | ||
---|---|---|---|
Provinco | Provinco Maŝonalando | ||
Situo | Hararo | ||
- alteco | 1 490 m s. m. | ||
- koordinatoj | 17° 51′ 50″ S 31° 01′ 47″ O / 17.86389 °S, 31.02972 °O (mapo) | ||
Areo | 960,6 km² (96 060 ha) | ||
Loĝantaro | 1 600 000 (2006) | ||
Fondo | 1890 kiel Salisbury | ||
- alinomita al Hararo | 1982 | ||
Horzono | MAT (UTC+2) | ||
- somera tempo | MAST (UTC+2) | ||
Telefona antaŭkodo | 4 | ||
Situo enkadre de Zimbabvo
| |||
Situo enkadre de Afriko
| |||
Vikimedia Komunejo: Harare | |||
Retpaĝo: www.hararecity.co.zw | |||
Laŭ la stato de 2012 en la urbo vivis 2 150 000 loĝantoj.
Historio
redaktiHararo estis fondita en 1890 kiel Fort Salisbury fare de Cecil Rhodes. Tiuloke troviĝas nun la African Union Square. Rhodes nomumis la urbon post la brita ĉefministro Lord Salisbury. La loko ricevis la statuson de urbo en 1923 kun sidejo de la kolonia registaro. Inter 1953 kaj 1963 estis ĝi ĉefurbo de Rodezio. Post la sendependiĝo de Zimbabvo en 1980, la urbo alinomiĝis post nomo de la tie vivanta popolo al Hararo.
Ekonomio
redaktiHararo estas komerca centro de tabako, kotono, kaj citrusfruktoj. Hararo estas landa trafika krucpunkto kun internacia flughaveno kaj gravaj intervojoj.
En Hararo funkcias la Universitato de Zimbabvo, fondita en 1956.
Partnerurboj: Cincinnati kaj München
Klimato
redaktiHararo havas subtropikan klimaton. La temperaturo varias inter 7 kaj 32 °C. En junio kaj julio malvarmo regas, sed neniam frostas. Inter aŭgusto-aprilo oni mezuras pli, ol 30 °C. Jare pluvas po 831 mm. Inter novembro-marto ofte pluvas, inter junio-septembro apenaŭ aŭ tute ne pluvas.
Servoj
redaktiPersonoj
redakti- Kirsty Coventry, olimpia venkinto en naĝo
Esperantistoj
redaktiEksteraj retpaĝoj
redakti- Gazeto el Hararo Arkivigite je 2003-10-27 per la retarkivo Wayback Machine
- Universitato de Hararo Arkivigite je 2006-11-22 per la retarkivo Wayback Machine
Eksteraj ligiloj
redakti- http://earth-info.nga.mil/gns/html/cntry_files.html Arkivigite je 2012-08-23 per la retarkivo Wayback Machine