Ekziligo
Ekziligo estas la ordono al iu persono forlasi sian kutiman ĉirkaŭaĵon aŭ hejman regionon, aŭ la ordono al aliaj forpeli la ekziligitan personon de tie. Male al la émigré, la libervole elektita nova hejmlando de homo forlasinta sian hejmlandon, ekziligito ĉiam estas sub la premo de ekstera potenco, kaj per libervola ago. La ekziligito estas malhelpita vizite reveni al sia eksa hejmlando, kaj ne disponas pri la baza rajto decidi pri sia vivoloko. Ofte la ekziligitoj restas ene de la potencozono de tiu, kiu ordonis la ekziligon, ekzemple en malliberula kolonio de la ekziliga ŝtato, aŭ en aparte malcentra loko de ĝi. En sia historio diversaj ŝtatoj, inter ili Rusio kaj Britio amplekse praktikis la ekziligon de kondamnitoj. Parte el la malliberulaj regionoj de ekziligitoj poste iĝis "normalaj" kolonioj respektive landopartoj – ekzemploj estas Siberio kaj Aŭstralio.
Konataj ekzemploj de ekziligoj estis
- la forsendo de Ovidio al la romia urbo Tomis (hodiaŭ Constanța en Rumanio) ĉe la Nigra Maro,
- la forsendoj de Napoleono al la insulo Elbo kaj la insularo Sankta Heleno,
- la forsendo de Lenino al Ŝuŝenskoje apud Abakan (53°43' norde – 91°24' oriente) en Ĥakasio,
- la forsendo de Stalino al Turuĥansk (65°51' norde – 88°04' oriente) ĉe la rivero Jenisejo en Siberio kaj
- la forsendo de Aleksandr Solĵenicin al Kazaĥio.
Literatura verko, kiu temigas la ekziligon en faŝisma ŝtato, estas la romano de Carlo Levi "Kristo venis nur ĝis Eboli".