Karl Theodor Liebe

Karl Leopold Theodor LIEBE (naskiĝinta la 11-an de februaro 1828 en Neustadt-Moderwitz, mortinta la 5-an de junio 1894 en Gera) estis germana, pedagogo, geologo kaj ornitologo.

Karl Theodor Liebe
Persona informo
Naskiĝo 11-an de februaro 1828 (1828-02-11)
en Moderwitz
Morto 5-an de junio 1894 (1894-06-05) (66-jaraĝa)
en Gera
Ŝtataneco Germana Imperiestra Regno
Alma mater Friedrich-Schiller-Universitato Jena
Okupo
Okupo ornitologo • geologobotanikisto
vdr

Vivo redakti

Estante filo de pastro li ofte observis birdojn en la ĝardeno de la ava okulsanigejo. Pro tio li kontaksi en najbara Renthendorf la pastron kaj ornitologon Christian Ludwig Brehm; jam kiel lernanto Liebe ofte faris ekskursojn geologiajn en Eosta Turingio kaj Vogtlando. Sed la volon studi minadon kaj geologion lia familio ne povis plenumi pro financaj kialoj.

Post trapaso de la abiturienta ekzameno en Vajmaro (antaŭe li estis lernanto en Neustadt kaj Zeitz) li studis teologion, matematikon, natursciencojn kaj pedagogion inter 1848 kaj 1852 ĉe la universitato de Jena. Tiam lia intereso pri geologio kaj paleontologio kredkis.

En Jena li doktoriĝis li doktoriĝis en la jaro 1852-a pri la stratigrafio de Zechstein-sedimentoj de ĉe Orla-valo. La disertacion Chemische und geognostische Untersuchungen über den Zechstein des Orlatales oni publikgis ĉe "Neues Jahrbuch für Mineralogie". Poste Liebe deĵoris en Hamburgo inter 1852 kaj 1855 ĉe la nehumanisma Schleiden-gimnazio.

En 1855 li ekprofesoris ĉe Metia lernejo, kie li en 1860 iĝis lernejestro. Jam en 1861 li fariĝis profesoor pri matematiko kaj fiziko ĉe Rutheneum (Gera); post 33 jaroj li retiriĝis. Oni entombigis lin sur la tombejo de la Preĝejo Sankta Triunuo (Gera).

Sciencaj agadoj redakti

Kvazaŭ la tutan libertempon inter 1852 kaj 1867 uzis Liebe por esplori pri la geologio de Orienta Turingio. Liajn teoriojn pri la tavolordoj de la frua paleozoiko oni publikigis en 1884. Por tiu ĉi verko kun la titolo Übersicht über den Schichtenaufbau Ostthüringens li famiĝis ene de la tutmonda fakularo kaj nomumiĝis jaron poste membro de Leopoldina-akademio. La tuto iĝis bazo por multo da dedkuktaj laboraĵoj de aliaj specialistoj, ekz. geografoj. Lia disĉiplo Ernst Zimmermann menciindas ĉi-kuntekste.[1]. De 1869 la registaro de Prusujo proponis al la duklando de Reuß geodezie pretigi dataron pri la geologie ege komplika areo de Orienta Turingio por kuna mapofaro. Konsilistis ankaŭ Liebe. Post kunfalo de grundoj en 1882 en Gera Liebe faris ekspertizon kaj atentigis pri diversaj nesurkonstruotaj areoj ene de la urba areo de Gera.

Ankaŭ la protektado de birdoj interesis la gera-anojn. Liebe sekve engaĝiĝis en kluboj kaj verkis fakeseojn. Li kunfondis "Sächsisch-Thüringischer Verein für Vogelkunde und Vogelschutz". Kun sia edzino li flegis sume du centoj da birdoj; krome li starigis laboratorion por fizikinstruado kaj en 1874 li gvidis la elfosojn de ĉe Hiena kaverno de Lindenthal. Ankaŭ mineralogie li gravis.

Honoroj redakti

 
Liebe-monumento en la arbaro Geraer Stadtwald
  • 1886: aljuĝo de la titolo Hofrat.
  • 1894: meritkruco Reußisches Goldenes Verdienstkreuz.
  • 1958: okaze de la neniigo de la tombejo ĉe Triunuo-kirko la tomboŝtono de Liebig metiĝis randen kaj ekigis ĝin memorigilo.
  • 1896: monumento de ĉe Hainberg-monto por Liebig; engaĝiĝis por ties starigo Heinrich Ernst Beyrich, Hermann Credner, Hanns Bruno Geinitz, Wilhelm Hauchecorne kaj Ernst Zimmermann.
  • 1992: gimnazio en Gera kun la nomo Karl-Theodor-Liebe-Gymnasium.

Literaturo redakti

  • Otfried Wagenbreth: Der Geraer Gymnasial-Professor Karl Theodor Liebe (1828 bis 1894) und sein Werk in der Geschichte der Geologie. Ĉe: Hans Prescher (eld.): Leben und Wirken Deutscher Geologen im 18. und 19. Jahrhundert. Leipzig, 1985, p. 311–356
  • Abhandlungen zur geologischen Spezialkarte von Preußen und den Thüringischen Staaten, Band V, Heft 4, Berlin 1884 (K.Th. Liebe: Übersicht über den Schichtenaufbau Ostthüringens)
  • E. Zimmermann, nekrologo je Jahrbuch der PGLA für 1894, LXXIX, interrete
  • Felicitas Marwinski: Karl Theodor Liebe. Gymnasialprofessor, Geologe und Beobachter der heimischen Vogelwelt (=Beiträge zur Geschichte und Stadtkultur, 12). Weimar, Jena, 2004 ISBN 3-89807-067-0
  • Carl R. Hennicke (eld.): Hofrat Professor Dr. K. Th. Liebes Ornithologische Schriften. Leipzig 1893
  • Art. „Liebe, Karl Theodor“ fare de August Rothpletz. Ĉe: Allgemeine Deutsche Biographie, Band 51 (1906), p. 702–703 (tie ĉi interrete)

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj redakti

  1. pri la graveco de Zimmermann