Poloj
Poloj, la okcidentaj Slavoj vivantaj en la centro kaj la oriento de Eŭropo. Laŭ la alia difino ĝi estas la grupo de homoj el diversaj etnoj kunigitaj per la pola nacia konscio kreita dum multaj jaroj de la pola historio. Ekzemple multaj Judoj vivantaj en Pollando parolis pri si kiel "Poloj de la hebrea religio" (ekzemple Bruno Schulz) kaj Litovoj nomiĝis multfoje Poloj kiel apartenantaj al la Respubliko (ekzemple Adam Mickiewicz). Ĝenerala nombro de Poloj en la mondo estas 50-60 milionoj. En Pollando vivas 36 983 720 (en 2002a jaro). Poloj vivas ankaŭ en Usono, Brazilio, Britujo, Francio, Kanado, Arĝentino, Belorusio, Germanio, Litovio, Ukraino, Rusio, Irlando, Ĉeĥio kaj aliaj landoj.
Poloj | ||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Supre: Skłodowska–Curie • Johano Paŭlo la 2-a • Koperniko • Wałęsa • Conrad Meze: Gretzky • Sobieski • Kościuszko • Rejewski • Wajda • Kolbe Sube: Piłsudski • Lem • Brzeziński • Warner • Wielicki • Wolszczan | ||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
etno • popolo | ||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
okcidentaj slavoj • Lechites | ||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Suma populacio | ||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
60 milionoj | ||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Ŝtatoj kun signifa populacio | ||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
| ||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Lingvo(j) | ||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
pola lingvo | ||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Religio | ||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
katolikismo • ortodoksismo • protestantismo | ||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Historio
redaktiLaŭ legendo la prapatro de Poloj estis Lech kiu fondis sian domon en Gniezno. La etnika pola nacio devenas de la grupo de okcidentaj Slavoj kiuj vivis inter Bug kaj Odra. La gento de Polanoj kunigis ĉiujn gentojn en tiu tero en 10-a jarcento organizante la unuan ŝtaton de Poloj. Post multaj bataloj kun Ĉeĥio, Kievo kaj Germanoj la unuaj reĝoj de Pollando komencis toleri aliajn etnikojn en la ŝtato. La populacio de Pollando trioblis nur dum la reĝado de Kazimiro la Granda. La toleremo en Pollando farigis ke el Hispanio, Germanio, Francio kaj aliaj landoj venadis multe Judoj, Ciganoj, Armenoj, banituloj, herezuloj, samseksemuloj, protestantoj kaj aliaj. En 1573 jaro Pollando kuniĝis kun Litovio per la unio kunkreante la Respublikon de Ambaŭaj Nacioj. En la sama jaro ili kreis la konfederacion de la Varsovio kiu konstatis pri la toleremo al ĉiuj religioj, etnoj kaj ideoj en Pollando. Ili ankaŭ elektis la reĝon Henri de Valois, la ano de la masakro de la Sankta Bartolomeo, sed kiam li sciigis pri tiuj reformoj li eskapis el Pollando. Dum baroko la feŭdala sistemo malamikigis nobeluloj kun malliberigitaj kamparanoj. Nobeluloj opiniis ke nur ili estas Poloj. Ili opiniis, ke li devenas de Sarmatoj. Multaj ne nobelaj urbanoj kaj kamparanoj opiniis cetere same pri si ekzemple portante la sarmatajn kostumojn. La grava momento de la konscio de Poloj estis la batalo kun Svisujo- La "Svisa Diluvo" en 1656 dum kiu okazis la unua tutnacia ribelo. En la ribelo batalis ne nur nobeluloj kiel Stefan Czarniecki, aŭ pastroj kiel Augustyn Kordecki sed ankaŭ la pola urbanaro kaj kampanaro, kaj eĉ polaj Judoj kaj Armenoj. Postea "juda mesio" Jakub Frank parolis ke la Dia reĝo estos fondota en la Respubliko de Ambaŭ Nacioj. Dum la bataloj pri la sendependeco kaj konstitucio batalis preskaŭ ĉiuj Pollandanoj. Dum tiuj bataloj inter 1791 ĝis 1920 jaro ege plifortigis la komencita dum la Svisa Diluvo tutnacia konscio. Post 2-a mondmilito estis mortigita la grandega parto de polaj Judoj, Ciganoj kaj Armenoj. La komunista ŝtato forigis Judojn en la ŝtato tial ili estas nun malnombraj en Pollando. La etnikaj problemoj post la 2-a mondmilito kaj konstatoj pri la pola limo de Josif Stalin kaj Winston Churchill ekzistas ankaŭ hodiaŭ. Nuntempe Poloj estas plejparte katolikoj. Plejmulto da homoj en Pollando deklaras ke ili estas Poloj (pli ol 97%).
La granda parto de pola kulturo provenas de la emigracio. La plej grandaj elmigracioj okaziĝis dum la okupacioj de Pollando post la insurekcioj (en 1795, 1830, 1846, 1863), post la 2-a mondmilito kaj post la komunista forigo de Judoj en 1968 kaj lastatempe post la enigo de Pollando al Europa Unio en 2004.
Eminentaj poloj
redakti- Astronomio:Nikolao Koperniko, Jan Heweliusz, Aleksander Wolszczan, Bohdan Paczyński, Franciszek Armiński, Adam Prażmowski, Konrad Rudnicki.
- Biologio: Adam Gruca, Ludwik Hirszfeld, Karol Marcinkowski, Władysław Taczanowski, Napoleon Cybulski, Andrzej Wiktor Schally, Rudolf Weigl.
- Kemio: Marie Curie-Skłodowska, Kazimierz Funk, Antoni Grabowski, Tadeusz Estreicher, Ignacy Mościcki, Jędrzej Śniadecki, Michał Sędziwój, Tadeusz Reichstein.
- Tekniko: Karol Adamiecki, Krzysztof Arciszewski, Stanisław Wigura, Kazimierz Gzowski, Kazimierz Siemienowicz, Konstantin Ciolkovskij.
- Ekonomio: Karol Adamiecki, Leszek Balcerowicz, Władysław Grabski, Leonid Hurwicz, Eugeniusz Kwiatkowski, Sławomir Szwedowski.
- Invento: Bruno Abakanowicz, Stefan Drzewiecki, Jan Szczepanik, Ignacy Łukasiewicz, Józef Tykociński.
- Komputiko: Piotr Anweiler, Wiesław Romanowski, Marek Sell, Steve Wozniak, Andrzej Trybulec.
- Lingvistiko: Jan Micisław Baudouin de Courtenay, Jan Miodek.
- Matematiko: Hugo Steinhaus, Stefan Banach, Jan Brożek, Tadeusz Banachiewicz, Stanisław Leśniewski, Marian Rejewski, Jerzy Różycki, Henryk Zygalski.
- Fiziko: Vitelono, Marie Curie-Skłodowska, Leopold Infeld, Józef Rotblat, Wojciech Rubinowicz, Marian Smoluchowski, Wojciech H. Zurek.
- Filozofio kaj sociologio: Wawrzyniec Goślicki, Stanisław Staszic, Józef Hoene-Wroński, Andrzej Towiański, August Cieszkowski, Karol Libelt, Kazimierz Twardowski, Stanisław Brzozowski, Władysław Tatarkiewicz, Leon Chwistek, Alfred Tarski, Kazimierz Ajdukiewicz,Zygmunt Bauman, Leszek Kołakowski, Józef Tischner, Roman Ingarden, Florian Znaniecki, Maria Ossowska, Stanisław Ossowski.
- Muziko: Wincenty z Kielczy, Wacław z Szamotuł, Adam Jarzębski, Mikołaj Gomółka, Marcin Mielczewski, Mikołaj Zieleński, Karol Kurpiński, Michał Kleofas Ogiński, Fryderyk Chopin, Stanisław Moniuszko, Henryk Wieniawski, Moritz Moszkowski, Karol Szymanowski, Witold Lutosławski, Henryk Mikołaj Górecki, Krzysztof Penderecki.
- Literaturo:Biernat z Lublina, Mikołaj Rej, Jan Kochanowski, Maciej Sarbiewski, Hieronim Morsztyn, Jan Andrzej Morsztyn, Mikołaj Sęp-Szarzyński, Wacław Potocki, Franciszek Bohomolec, Wojciech Bogusławski, Ignacy Krasicki, Julian Ursyn Niemcewicz, Jan Potocki, Adam Mickiewicz, Juliusz Słowacki, Zygmunt Krasiński, Cyprian Norwid, Henryk Sienkiewicz, Eliza Orzeszko, Bolesław Prus, Stanisław Wyspiański, Joseph Conrad, Leopold Staff, Kazimierz Przerwa-Tetmajer, Bolesław Leśmian, Julian Tuwim, Bruno Schulz, Władysław Reymont, Stefan Żeromski, Jarosław Iwaszkiewicz, Witold Gombrowicz, Stanisław Ignacy Witkiewicz, Krzysztof Kamil Baczyński, Marek Hłasko, Edward Stachura, Wiesława Szymborska, Czesław Miłosz,Zbigniew Herbert, Tadeusz Różewicz, Stanisław Lem, Stanisław Barańczak, Adam Zagajewski, Marcin Świetlicki.
- Pentraĵo:Jan Polack, Mikołaj Haberschrack, Marcin Kober, Stanisław Samostrzelnik, Bartłomiej Strobel, Daniel Schultz, Marcello Bacciarelli, Jan Piotr Norblin, Aleksander Orłowski, January Suchodolski, Franciszek Ksawery Lampi, Cyprian Norwid, Jan Matejko, Juliusz Kossak, Wojciech Kossak, Jacek Malczewski, Stanisław Wyspiański, Józef Mehoffer, Józef Chełmoński, Władysław Podkowiński, Olga Boznańska, Tadeusz Kantor, Nikifor, Jan Lebenstein.
- Dramo:Jan Kochanowski, Mikołaj Rej, Juliusz Słowacki, Adam Mickiewicz, Zygmunt Krasiński, Witold Gombrowicz, Tadeusz Różewicz, Tadeusz Kantor, Jerzy Grotowski, Krystian Lupa, Grzegorz Jarzyna, Krzysztof Warlikowski.
- Filmo:Andrzej Wajda, Andrzej Munk, Krzysztof Kieślowski, Roman Polański, Krzysztof Zanussi, Jerzy Hoffman, Agnieszka Holland.
- Politiko: Listo de reĝoj de Pollando, Jan Henryk Dąbrowski, Tadeusz Kościuszko, Stanisław Koniecpolski, Emilia Plater, Kazimierz Pułaski, Józef Poniatowski, Edward Rydz-Śmigły, Adam Jerzy Czartoryski, Władysław Gomułka, Wojciech Jaruzelski, Stanislaw Mikołajczyk, Józef Piłsudski, Lech Wałęsa, Wincenty Witos, Władysław Bartoszewski, Ignacy Paderewski.
- Ĵurnalistoj:Jan Nowak-Jeziorański, Mieczysław Grydzewski, Jerzy Giedroyc, Ryszard Kapuściński, Adam Michnik, Adam Boniecki.
- Religio: sankta Adalberto, sankta Stanislao, sankta Kazimiro, Jakub Frank, Gaon el Vilno, Jan Kanty, Faustyna Kowalska, Stefan Wyszyński, Johano Paŭlo la 2-a.
- Sporto: Otylia Jędrzejczak, Robert Kubica, Adam Małysz, Irena Szewińska
- Polaj esperantistoj: Antoni Grabowski, Leo Belmont, Kazimierz Bein, Izrael Lejzerowicz, Adam Zakrzewski, Edvardo Wiesenfeld, Jozefo Wasniewski, Jean Forge, Roman Dobrzyński, Tomasz Chmielik.
Mitologio
redaktiLech (prononco [Leĥ]) estas laŭlegenda prapatro de la poloj. Laŭ la legendo Lech, Čech kaj Rus li kun siaj fratoj Čech kaj Rus gvidis sian slavan popolon el la regiono inter supra Vistulo kaj meza Dnepro, por serĉi novan, fekundan landon. Dum Rus kun sia tribo unue dividiĝis irante orienten, kaj fondis slavan regnon, el kiu poste evoluis la kieva regno, la fratoj Lech kaj Čech iris okcidenten kaj poste dividiĝis al sudokcidenta direkto, kie la tribo de Čech laŭlegende fondis Bohemion, kaj al nordokcidenta direkto, kie la tribo de Lech laŭlegende fondis Pollandon.
Vidu ankaŭ
redaktiNotoj
redakti- ↑ Excel spreadsheet from Polish Central Statistical Office. Arkivita el la originalo je 2011-05-12. Alirita 2011-05-12.
- ↑ 2006 Community Survey. Arkivita el la originalo je 2011-11-10. Alirita 2021-08-18.
- ↑ germane http://www.zeit.de/politik/deutschland/2016-06/polen-deutschland-einwanderung-integration
- ↑ Zensusdatenbank - Ergebnisse des Zensus 2011. Arkivita el la originalo je 2013-06-21. Alirita 25 April 2015.
- ↑ Polish Society in Brazil
- ↑ en:List of Canadians by ethnicity
- ↑ Poles in Argentina. Arkivita el la originalo je 2010-05-16. Alirita 2008-10-22.
- ↑ Poles in Belarus. Arkivita el la originalo je 2020-04-30. Alirita 2008-10-22.
- ↑ Poles in Lithuania. Arkivita el la originalo je 2020-05-13. Alirita 2008-10-22.
- ↑ Poles in Russia. Arkivita el la originalo je 2008-02-02. Alirita 2008-10-22.
- ↑ Poles in AustraliaPDF (56.3 KiB)
- ↑ Poles in Ukraine. Arkivita el la originalo je 2010-08-24. Alirita 2008-10-22.
- ↑ Aftenposten.no: - 120.000 polakker i Norge (Innenriks)
- ↑ http://www.ine.es/prensa/np503.pdf
- ↑ Poles in Ireland. Arkivita el la originalo je 2007-06-15. Alirita 2007-06-15.
- ↑ Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-07-22. Alirita 2010-10-26.
- ↑ Poles in Italy (click on Tutti i Paesi - Tavola)
- ↑ Poles in Mexico. Arkivita el la originalo je 2009-02-13. Alirita 2008-10-22.
- ↑ [1]PDF (87.2 KiB)
- ↑ Poles in NetherlandsPDF (162 KiB)
- ↑ http://notes2.czso.cz/cz/sldb2011/cd_sldb2011_11_12/index_html_files/PVCR062.pdfPDF
- ↑ Poles in AustriaPDF
- ↑ www.hagstofa.is
- ↑ www.polonezkoy.com. Arkivita el la originalo je 2007-01-16. Alirita 2008-10-22.
- ↑ Poles around the World (>polonia > statystyka)