Bruno Schulz

pola verkisto kaj desegnisto

Bruno Schulz (naskiĝis la 12-an de julio 1892 en Drohobycz (tiam en Aŭstrio-Hungario); mortis la 19-an de novembro 1942 en Drohobycz, Pollando, tiam okupita de Germanio (en la provinco Ĝenerala Gubernio)). Li estis pola verkisto (juddevena), desegnisto kaj literaturkritikisto.

Bruno Schulz
Persona informo
Bruno Schulz
Naskiĝo 12-an de julio 1892 (1892-07-12)
en Drohobiĉ
Morto 19-an de novembro 1942 (1942-11-19) (50-jaraĝa)
en Drohobiĉ Geto
Mortis pro hommortigo vd
Etno judoj vd
Lingvoj pola vd
Ŝtataneco Aŭstrio-Hungario • Okcident-Ukrainia Popola Respubliko • Ukraina Popola RespublikoDua Pola Respubliko vd
Alma mater Lviva Universitato vd
Memorigilo Bruno Schulz
Profesio
Okupo verkisto • pentristo • literaturkritikisto • desegnisto • grafikartisto vd
Laborkampo literaturo vd
Aktiva dum 1912–1942 vd
Verkado
Verkoj Sanatorium Under the Sign of the Hourglass ❦
The Street of Crocodiles vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

 
Spotkanie (La renkontiĝo), 1920

Bruno Schulz naskiĝis en 1892 en la galica Drohobycz (tiam en Aŭstrio-Hungario). Li estis la tria infano de Jakub kaj Henrietta Schulz. La juddevena familio orientiĝis laŭ pola kulturo. Bruno parolis hejme la polan lingvon, sed pro sia patrino li ankaŭ frue eklernis la germanan.

Inter 1902 kaj 1910 li vizitis la liceon de Drobobycz kaj poste ekstudis arkitekturon en la universitato de Lvivo. Sed en 1911 li decidis fariĝi verkisto kaj en 1913 revenis hejmen pro patra malsanego. De 1914 ĝis 1915 li studis belarton en Vieno.

Inter 1924 kaj 1941, Bruno Schulz laboris kiel licea desegninstruisto, sed tiu laboro tute ne plaĉis al li.

En 1933 li publikigis sian unuan verkon Sklepy cynamonowe (La cinamobutikoj). En 1936, li publikigis Sanatorium pod klepsydrą (la sanatorio je la klepsidro).

 
La memortabulo pri Bruno Schulz sur la domo en kiu li loĝis en Drohobycz (en la lingvoj: ukraina, pola kaj hebrea)

En 1942 Schulz estis surstrate mortpafita de germana SS-ano, ŝajne pro venĝo al alia SS-ano, por kiu Schulz laboris.

Bagatela informo redakti

En trairejo de la varsovia domo Nowolipki 4 estas murpentraĵo kun la kapo de Schulz kaj lia aforismo „esenco de evidenteco estas senco“, en la pola kaj en Esperanto. Pretere, la pola originalo estas „Istotą rzeczywistości jest sens“, do ĝi ne portas la rimon esenco-senco de la traduko; ĝi laŭvorte signifas „la esenco de realeco estas senco.“

Eksteraj ligiloj redakti