Rus (mitologia personaĵo)

personaĵo el la slava mitologio

Rus (en cirila alfabeto Рус) estas laŭlegenda personaĵo el la slava mitologio. Laŭ la legendo Lech, Čech kaj Rus li kun siaj fratoj Lech kaj Čech gvidis sian slavan popolon el la regiono inter supra Vistulo kaj meza Dnepro, por serĉi novan, fekundan landon. Dum la fratoj iris okcidenten kaj poste dividiĝis al sudokcidenta direkto, kie la tribo de Čech laŭlegende fondis Bohemion, kaj al nordokcidenta direkto, kie la tribo de Lech laŭlegende fondis Pollandon, Rus kun sia tribo iris orienten, kaj fondis slavan regnon, el kiu poste evoluis la kieva regno. Laŭ tiu legendo Rus estus la prapatro de la rusoj, rutenoj, ukrainoj kaj belorusoj. Same kiel la personaĵoj Lech kaj Čech, ankaŭ Rus ne estis historia persono, sed nur mitologia figuro.

Rus
homo eble fikcia
Informoj
Sekso vira
Gefratoj LechČech
vdr
la blanka aglo kun Lech, Čech kaj Rus - pentraĵo de Walery Eljasz-Radzikowski (1841–1905)