Lech (mitologia personaĵo)

mitologia personaĵo

Lech (prononco [Leĥ]) estas laŭlegenda prapatro de la poloj. Laŭ la legendo Lech, Čech kaj Rus li kun siaj fratoj Čech kaj Rus gvidis sian slavan popolon el la regiono inter supra Vistulo kaj meza Dnepro, por serĉi novan, fekundan landon. Dum Rus kun sia tribo unue dividiĝis irante orienten, kaj fondis slavan regnon, el kiu poste evoluis la kieva regno, la fratoj Lech kaj Čech iris okcidenten kaj poste dividiĝis al sudokcidenta direkto, kie la tribo de Čech laŭlegende fondis Bohemion, kaj al nordokcidenta direkto, kie la tribo de Lech laŭlegende fondis Pollandon. Same kiel la personaĵoj Čech kaj Rus, ankaŭ Lech ne estis historia persono, sed nur mitologia figuro. Laŭ la legenda tribestro ricevis sian nomon la lingvoscienca kategorio de leĥaj lingvoj.

Lech
homo eble fikcia • legenda figuro
Informoj
Sekso vira
Gefratoj ČechRus
vdr
la blanka aglo kun Lech, Čech kaj Rus - pentraĵo de Walery Eljasz-Radzikowski (1841–1905)