Leĥaj lingvoj

lingvofamilio

La leĥaj lingvoj estas subgrupo de la okcidentslavaj lingvoj.

Supozante, ke inter la jaroj 500 kaj 800 de nia erao el la okcidentslavaj lingvoj apartiĝis grupo de leĥaj dialektoj, la el tiuj dialektoj ekestintaj kaŝuba lingvo (danĝerigita, nun parolata nur de 50 000 homoj ĉirkaŭ la urbo Gdansko), slovinca lingvo (formortinta, kune la kaŝuba kaj slovinca lingvo estas la "baltmarslavaj lingvoj") polaba lingvo (aŭ "Elbslava", formortinta) kaj pola lingvo kune konsistigas la "leĥajn lingvojn". La nomo fontas el la mitologia personaĵo Lech, menciita en la pola kroniko de 1295 kaj en pluraj postaj legendoj, kiu estu la prapatro de ĉiuj poloj.

La unua dokumenta mencio en leĥa lingvo estas pole skribita frazo de la jaro 1270 en la fonda libro de la monaĥejo germane nomata Heinrichau, latine Heinrichovium; pole Henryków respektive ĉeĥe Jindřichov.

La leĥaj lingvoj ne konfuziĝu kun la laĥa lingvo.

Superrigardo redakti

Vidu ankaŭ redakti

Literaturo redakti

  • Stanisław Rospond: Gramatyka historyczna języka polskiego. PWN, Varsovio 2005, paĝoj 21–22
  • Ewa Siatkowska: Rodzina języków zachodniosłowiańskich. PWN, Varsovio 1992, paĝoj 46–50