Silezia-pola lingvo

Okcidentslava lingvo aŭ dialekto

La silezia-pola lingvo (propralingve ślōnskŏ gŏdka, ślōnski, kelkfoje ankaŭ po naszymu, en Esperanto preferate nomata silezia-pola kontraste al la silezia-germana lingvo, propralingve Schläsisch, Schläsch, kelkfoje ankaŭ Schläs'sch, dialekto de la germana, kiun en 1945 parolis 7 milionoj da homoj) estas okcidentslava lingvo respektive dialekto, kiu apartenas al la leĥa grupo.

Silezia lingvo
Ślōnski
Parolata en Pollando, Ĉeĥio
Regiono Supra Silezio, Ĉeĥa Silezio
Parolantoj 522 000
Denaskaj parolantoj 509 000
Skribo latina alfabeto
Lingvistika klasifiko
Hindeŭropa
Slava lingvaro
Okcidentslavaj lingvoj
Leĥaj lingvoj
Silezia lingvo
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-3 szl
  Glottolog sile1253
Angla nomo Silesian
Franca nomo silésien
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
La silezia dialekto sur la mapo de dialektoj de la pola lingvo
La malaperado de la dialekto dum la 18-a kaj 19-a jarcentoj kaj reapero de ĝi en la 20-a en Malsupra kaj Supra Silezio
epitafo sur tombo en la silezia dialekto en la tombejo de Trzycież ĉe Teŝino (Czeski Cieszyn)
Ekzemplo[1]
Ôjcze nasz, świynte durś miano Wasze,
Wasze Krōlestwo niychej tyż nasze.
Niych wola Waszo ciyngym sie dzieje,
w niebie, na ziymi, kej ćmi, kej dnieje.
Dejcie nōm dzisioj chycić sie chleba,
kej co dziyń przeca jeść go nōm trzeba.
I nōm wyboczcie w Swyj łaskawosci,
te grzychy nasze, jako my, prości,
nōm winowatym tyż wyboczōmy,
ze wolny woli co ôd Wos mōmy.
Amyn.
Patro nia
pridisputata mapo pri la lingvoj kaj dialektoj en orienta kaj centra Eŭropo, „G1“ indikas la dialekton

Ĝi estas parolata en la Suprasilezia regiono de Pollando, sed ankaŭ per malplimultoj en la Ĉeĥa respubliko kaj Germanio. En la jaro 2011 ĉirkaŭ 509 000[2] homoj en Pollando konsideris la silezian-polan kiel sian gepatran lingvon.

La silezia-pola estas proksime parenca al la norma pola lingvo, tiel ke plej multaj lingvistoj konsideras ĝin kiel dialekton de la pola lingvo.

AlfabetoRedakti

La lingvo ĝis la demokratiiĝo de Pollando post 1990 estis preskaŭ nur parole praktikata, kaj nur en la lastaj jaroj aperis pluraj sistemoj de silezia ortografio. Kompromisa variaĵo inter la pluraj ortografioj estas uzata en la interreto, ekz. en la silezia-pola Vikipedio.

A a à ã B b C c Ć ć D d E e
F f G g H h I i J j K k L l
Ł ł M m N n Ń ń O o Ŏ ŏ Ō ō
Ô ô Õ õ P p R r S s Ś ś T t
U u W w Y y Z z Ź ź Ż ż

Komparo inter la germana kaj pola sileziaj dialektojRedakti

silezia-germana silezia-pola germana pola Esperanto
Jungaohs huncwot, rojber Hundsfott (ungezogener Junge) łobuz, huncwot fripono
kascheln klojzdnōnć auf dem Eis ausrutschen pośliznąć się akcidente gliti sur glacio
Kastrull kastrol großer Topf, Kasserolle sagan kaserolo
Nudelkulle nudelkula Nudelholz wałek do ciasta rulbastono (por platigi paston)
Ritsche ryczka Hocker / Schemel taboret seĝeto / tabureto
Wurscht wuszt Wurst kiełbasa kolbaso
rumurbern rōmplować/sznupać rumwühlen myszkować movi aferojn sen videbla celo (eble serĉante ion)
Pfusch fucha Schwarzarbeit, mangelhafte Arbeit, Pfusch praca na czarno, neformale robota na czarno, fucha fuŝo, laboraĉo
Morast maras Schlamm, Morast błoto ŝlimo
Kokott kokot Hahn kogut koko
Kreppel krepel Krapfen / Berliner (Kreppel en Hesio kaj Frankonio) pączek gistopasta bakaĵo (speco de benjeto)
Wasserwaage waserwoga Wasserwaage poziomica, waserwaga nivelilo
Mostrich zynft, mostrich Senf, Mostert, Mustard, Mostrich[3] musztarda mustardo

ReferencojRedakti

Vidu ankaŭRedakti

Eksteraj ligilojRedakti