Malfermi la ĉefan menuon
Kaserolaro

Kaserolo (el la franca: casserole, pato, el la latina cattia, kulerego) estas metala kuirpoto kun unu aŭ du teniloj, plata fundo kaj krutaj rando.

Kaseroloj estas uzataj por kuiri, friti aŭ stufi kun kovrilo. La kovriloj de modernaj kaseroloj estas travideblaj kaj havas aperturon por ellasi vaporon.

Materialo de kaserolo estas kutime nerustiĝema ŝtalo, iam aluminio aŭ ordinara ŝtalo (ĉe malpli kvalitaj kaseroloj).

Kaserolo povas havi kontraŭbrulkarbiĝan kovraĵon, kiu krome faciligas la purigadon de kaserolo. Kutime la kovraĵo estas teflona, tamen la plej modernaj kaseroloj povas havi kovraĵon el ceramiko. Ka kovraĵo el teflono estas facile danĝerebla per metalaj objektoj, tial oni ne rekomendas purigi ilin per metalaĵoj. Ankaŭ agresivaj detergantoj povas danĝeri teflonon. La ceramika kovraĵo estas pli rezistema al danĝero.

Vidu ankaŭRedakti