Pastorulo

cilindroforma kuirilo uzata por formi kaj platigi paston, ofte sur knedotablo

Pastorulo[1][2], rulknedilo, pastplatigilo[3] estas cilindroforma kuirilo uzata por formi kaj platigi paston, ofte sur knedotablo. PIV uzas la vorton "rulpremilo". Ekzistas du bazaj formoj de pastorulo: kun kaj sen teniloj ĉe ambaŭ ekstremoj de la cilindro. Diversaj pastoruloj taŭgas por plenumado de iom diversaj taskoj en kuirado.

Ceramika pastorulo kun teniloj.
Lignaj stangaj pastoruloj.
Stri-ŝablona pastorulo uzata por fari norvegajn patkukojn lefse.
Botelo uzata kiel pastorulo.

Tipoj redakti

  • pastorulo kun teniloj konsistas el dika kaj peza rulo el diversaj materialoj kun diametro de ĉ. 7-10 cm kun pli maldikaj teniloj ĉe la ekstremoj de la rulo. Oni uzas ĝin tenante la tenilon kaj puŝante la pastorulon sur pasto bulon. Tenilojn kutime havas okcident-kulturaj kaj eŭropaj pastoruloj.
  • stangoforma pastorulo estas ligna kun diametro de ĉ. 2-3 cm. Oni uzas ĝin rulante la stangon per manplato. La stango povas havi egalan diametron en ĉiu loko, aŭ povas mallarĝiĝi ĉe la ekstremoj por pli facila kontrolo de la platigata pasto. Plejparto de franctipaj, aziaj kaj turkaj pastoruloj estas stangoforma.
  • ŝablona pastorulo havas neplatan strukturon formantan la paston por specialaj panojkukoj.

Materialoj redakti

Pastoruloj havas diversajn grandecojn, formojn kaj estas produktataj el diversaj materialoj, ekz. vitro, ligno, bakelito, kupro, plasto, marmoro, rustorezista ŝtalo, silikono, aluminio, latuno, ceramiko. Kelkaj estas kavaj kaj plenigeblaj per varma aŭ malvarma akvo por pli bona rulado. Marmorajn pastorulojn oni ofte malvarmigas en fridujo por ke la pasto konservu malaltan temperaturon dum rulado.

Pastorulo en kulturo redakti

En populara kulturo, ekz. en ŝercoj kaj komiksoj, nervoza edzino (dommastrino) uzas pastorulon kiel armilon[4].

Referencoj redakti