Józef Hoene-Wroński

Józef HOENE-WROŃSKI (naskiĝinta en 23-a de aŭgusto 1776 en Wolsztyn, mortinta en 9-a de aŭgusto 1853 en Neuilly-sur-Seine ĉirkaŭ la Parizo) estis pola filozofo, matematikisto, astronomo, fizikisto kaj ekonomikisto.

Józef Hoene-Wroński
Persona informo
Józef Hoene-Wroński
Naskiĝo 23-an de aŭgusto 1776 (1776-08-23)
en Wolsztyn
Morto 8-an de aŭgusto 1853 (1853-08-08) (76-jaraĝa)
en Parizo
Lingvoj francapola vd
Ŝtataneco FrancioRusia ImperioRespubliko de Ambaŭ Nacioj vd
Alma mater Corps of Cadets vd
Familio
Edz(in)o Victoire Sarrazin de Montferrier vd
Profesio
Okupo matematikisto • filozofoekonomikisto vd
Laborkampo matematiko vd
Filozofo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li naskiĝis en Wolsztyn kiel Josef Hoëné. Studis en Germanio. Kiam li havis 16 jarojn eniris Lernejon de Korpuso de Artilerio. Li ŝanĝis sian nomon al Wroński, por ke lia patro ne povu trovi lin. Partoprenis en insurekcio de Kościuszko kaj poste estis honorita de li per ora horloĝo. Li batalis ankaŭ en la rusa armeo. Poste honoris lin imperiesto Paŭlo la 1-a per permeso porti la soldatan uniformon ĝismorte.

En 15-a de aŭgusto 1803 kiam Wroński partoprenis la naskiĝfeston de Napoleono, en lia palaco - laŭ li - tuŝis lin klereco. Li komprenis la sencon de tutaĵo kaj sekreton de la mond-komenco. Li volis revoluciigi homan scion kaj krei universalan filozofian sistemon. Laŭ li destino de la homaro estas transigo al raciismo, en kiu unuiĝos bono kaj vero, scienco kaj religio. Tiu inklino de homo estas lia mesianismo (ĝi estas la nomo de tiu filozofa sistemo). Tiu filozofio estas inspirita ankaŭ per Hegela filozofio. Wroński interesiĝis ankaŭ pri pedagogiko en sia filozofado. Adeptoj de lia filozofio estis Adam Mickiewicz, Juliusz Słowacki kaj Andrzej Towiański.

Li okupiĝis ankaŭ pri analitiko kaj precipe disvolvado de funkcioj en potencoserion kaj pri diferencialaj ekvacioj. Al la plej gravaj liaj sukcesoj apartenas prilaboro de determinanto nomata "vronskaĵo". Pro tio, ke Wroński kaŝis la pruvojn en vastaj priskriboj tial estis nomata "la sfinkso de matematiko".

Wroński interesiĝis ankaŭ pri fiziko, kaj precipe pri teorio de optika ilaro kaj meĥaniko de fluidoj. Li perfektigis la vapormaŝinojn, projektis meĥanikan kalkulilon kaj koncepton pri raŭpa movilo.

Honoré de Balzac skribis pri li ke li estis "plej granda animo en Eŭropo". Li mortis en 1853 dirante: "Dio Ĉiopova, mi havis ankoraŭ tiom multe por diri".

Ĉefaj verkoj redakti

  • Prodrom mesjanizmu (1831)
  • Metapolityka (1839)
  • Philosophie des mathematiques
  • Philosophie de l'infini
  • Reforme absolue du savoir humain
  • Philosophie absolue de l'histoire

Eksteraj ligiloj redakti