Jan Szczepanik
Jan Szczepanik {Ŝĉepanik} (naskiĝis la 13-an de junio 1872 en Rudniki apud Mościska, mortis la 18-an de aprilo 1926 en Tarnów) – pola inventisto nomata “la pola Edisono” kaj “galicia geniulo”. Priskribita en du artikoloj de Mark Twain.
Jan Szczepanik | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 13-an de junio 1872 en Mostiska |
Morto | 18-an de aprilo 1926 (53-jaraĝa) en Tarnów, Dua Pola Respubliko |
Mortokialo | Hepata kancero |
Tombo | Old Cemetery (en) |
Lingvoj | pola |
Ŝtataneco | Pollando |
Okupo | |
Okupo | inventisto kemiisto |
Estis ekstergeedza filo de Marianna, filino de kamparanoj el Zręcin apud Krosno. Edukata de Salomea kaj Wawrzyniec Gradowicz en Krosno, kie lernis en popola lernejo. Gimnazion partoprenis en Jasło kaj instruistan seminarion en Krakovo. Ĝis 1896 laboris kiel instruisto en apudkrosnaj vilaĝoj.
Estas aŭtoro de 50 inventaĵoj kaj centoj da patentitaj teknikaj konceptoj el la kampo de kolorfotado, televido, kolora teksado kaj aliaj. En 1897 patentigis telektroskopon, unu el la unuaj solvoj de monokroma televido. En la jaroj 1918-1925 prilaboris sistemon de kolora filmo kun preskaŭ reala speguligo de koloroj. Laboris ankaŭ pri sonfilmoj. Sukcesis krei kuglorezistan veŝton, speco de teksaĵo kun maldikaj ŝtalfolioj. La inventaĵo donis al li famon, ĉar danke al ĝi la hispana reĝo Alfonso la 13-a defendis sin kontraŭ atenco kaj poste dekoris lin per la plej alta ŝtata distingilo.
Distingoj
redaktiDistingita per la Granda Kruco de la Ordeno de Izabela la Katolikino (vidu la suban foton).
Bibliografio
redakti- Władysław Jewsiewicki, Jan Szczepanik wielki wynalazca (jan Szczepanik granda inventisto, Warszawa 1961
- Polski Słownik Biograficzny (Pola Biografia Vortaro), Instytut Historii PAN, Warszawa-Kraków 2010, p. 275–278, ISBN 9788388909870
- Anna Pragłowska, Obrazy i barwy. O wynalazkach i życiu Jana Szczepanika (Bildoj kaj koloroj. Pri inventaĵoj kaj vivo de Jan Szczepanik), Tarnów 2012, ISBN 978-83-87785-72-7
Eksteraj ligiloj
redakti- Jan Szczepanik Arkivigite je 2010-01-18 per la retarkivo Wayback Machine – riĉe ilustrita monografio de Jan Szczepanik kaj liaj eltrovaĵoj
- Strona poświęcona Janowi Szczepanikowi Arkivigite je 2012-09-13 per la retarkivo Wayback Machine Paĝo dediĉita al Jan Szczepanik
- Mark Twain – The Austrian Edison Keeping School Again Arkivigite je 2015-12-28 per la retarkivo Wayback Machine angle
- Mark Twain – From the „London Times” of 1904 Arkivigite je 2016-03-04 per la retarkivo Wayback Machine angle
- Artykuł o spotkaniu Szczepanika z Twainem Arkivigite je 2015-12-29 per la retarkivo Wayback Machine france