Mikołaj Rej
Mikołaj REJ aŭ Mikołaj REY (naskiĝis la 4-an de februaro 1505 en Żurawno ĉe Halicz (en la nuna okcidenta Ukrainio); mortis inter la 8-a de septembro kaj la 5-a de oktobro 1569) estis grava pola poeto, politikisto kaj muzikisto de la renesanco de la 16-a jarcento.
Mikołaj Rej | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Mikołaj Rej | |||||
Naskiĝo | 4-an de februaro 1505 en Zhuravno, ![]() | ||||
Morto | 1-an de januaro 1569 (63-jara) en Rejowiec, ![]() | ||||
Religio | Kalvinismo [#] | ||||
Lingvoj | pola [#] | ||||
Ŝtataneco | Reĝlando Pollando (1385–1569) [#] | ||||
Alma mater | Jagelona Universitato [#] | ||||
Familio | |||||
Dinastio | Rej-Oksza [#] | ||||
Infanoj | Krzysztof Rey • Andrzej Rej • Mikołaj Rej [#] | ||||
Profesio | |||||
Okupo | poeto • tradukisto • verkisto • politikisto • muzikisto [#] | ||||
Laborkampo | literaturo [#] | ||||
| |||||
[#] | Fonto: Vikidatumoj | ||||
VivoRedakti
La filo de Stanisław Rej kaj Barbara Herburt havis nur porpartan edukadon kaj studis nur dum unu jaro en la akademio de Krakovo. Memstudante li lernis pri latina literaturo. Li estis unu el la unuaj poetoj verkantaj en la pola lingvo. Li fondis la urbeton Rejowiec Fabryczny, prokisme de Chełm.
Mikołaj Rej estis malfermita al la ekanta reformacio kaj iĝis kalvinisto en 1541 aŭ 1548. Li estis la unua pola poeto, kiu ricevis materian rekompencon pro sia verko, ĉar la reĝo Sigismondo la 1-a donacis al li vilaĝon.