Konspira teorio estas teorio, laŭ kiu grupo el pluraj aŭ multaj homoj intence kaj konscie mistifikas la publikon pri grava afero. Je la flanko de la publiko, ĝi estas provo por klarigi eventojn aŭ situaciojn per sekreta konspirado aŭ alian celitan agadon per sekretaj personoj aŭ personaj grupoj. Oni parolas pri konspira teorio, se suspektitaj agadoj ne estas decide pruvitaj.

La nomo povas esti uzata por senvalorigi malplaĉajn argumentojn kaj senkreditigi diskutantojn, kiuj defendas tian teorion. Ekzistas du precipaj ĝeneralaj argumentoj kontraŭ konspiraĵaj teorioj:

  • Tia mistifiko ne funkcius, ĉar tro grandas la risko, ke iu el la konspirantoj malkaŝas la sekreton.
  • Konspiraĵa teorio ne estas atakebla, ĉar ĝiaj defendantoj ĉiam povus diri, ke la konspirantoj kaŝas la pruvilojn.

Kelkaj konataj konspiraĵaj teorioj estas:

  • La usonaj aŭtoritatoj estis bone antaŭinformitaj pri la japana atako al Pearl Harbor en 1941.
  • La surluniĝoj de usonaj astronaŭtoj inter 1969 kaj 1972 estis trompo, la televidaj bildoj estis faritaj en studio.
  • La viruso HIV ne havas rilaton al aidoso, nur medicinistoj kaj farmaciistoj kredigas tion.
  • La usonaj aŭtoritatoj estis bone antaŭinformitaj pri la atenco de la 11-a de septembro 2001, aŭ, en malpli forta formo:
  • La usonaj aŭtoritatoj kaŝas gravegajn detalojn kaj misinformas pri tiu atenco (en tiu malforta formo la teorio estas vaste akceptata).

Ekzemploj redakti

Oni ofte akuzas la kredantojn de la konspiraj teorioj, ke ili priskribas nature simplajn aferojn, rilatojn per komplikaj konspiraj teorioj.

Bona ekzemplo, kiu montras kaj komprenigas kiel kaj kial oni tiom emas nuntempe uzi tiun nocion legeblas en ĉapitro 15 de la romano de John LE CARRÉ: La persistema Ĝardenisto.

Legu redakti

Citaĵoj redakti

  • La nuntempa koncepto pri "konspira teorio" estis bakita de la posedantoj de nelegitimaj potencoj kaj ties "lakeaĉoj", kiuj utiligas ĝin kiel "amasdetruan armilon" cele likvidi aŭ mallegitimi apriore la "ĝenulojn", ... la epiteto "konspirteoriulaj" celas almarĝenigi, malbonfamigi, malhelpi, ĉian informesploron pri temoj tro "tiklaj". (Francis Gillery)

Tiu citaĵo ilustras ke, ekde la fino de la 20-a jarcento, la koncepto estas uzata por malkvalifiki la kontraŭsisteman fluon; sed, en la kontraŭa direkto, certaj akuzataj teoriistoj prezentas ajnan kritikon de sia opinio kiel manifeston de la komploto, kiun ili denuncas, celanta silentigi ilin, kaj do kiel aldona "pruvo" de ĉi tiu sistemkonspiro.

Eksteraj ligiloj redakti

 


Vidu ankaŭ redakti