Nifo

neordinara objekto en ĉielo, kies identeco ne estas facile klarigebla
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri la koncepto de "neidentigitaj flugantaj objektoj". Por informoj pri la ŝtonoj de la olimpika sporto, vidu la artikolon Glitŝtonludo.

Nifo (aŭ NIFO) estas la mallongigo por "NeIdentigita Fluganta Objekto" (angle: UFO, "Unidentified Flying Object").

foto de laŭdira Nifo en Brazilo

Kutime oni asocias kun tiu ĉi nocio kosmoveturilojn de inteligentaj estaĵoj de aliaj planedoj, kiuj deziras viziti kaj observi la teron. Tiu ĉi supozo ĝis nun ne povis esti pruvita: La videblaj objektoj plej ofte montriĝas esti miraĝoj, helaj astroj, aviadiloj de tera origino, nuboj, eble norda brilo k.s.

La nifologio okupiĝas pri la esplorado de nifoj. UEA havas fakan asocion pri nifologio.

laŭdira Nifo en Jakobsdal, Linköping, Svedio

Grupo NIFO estas la nomo, laŭ kiu oni eldonas la sciencfikcian libroserion Sferoj. La plej fama Nifa formo estas fonta, la unuaj rakontoj pri Nifoj (1947) nomis ĝin flugantaj subtasoj (angle: flying saucers). Iuj aŭtoroj eĉ esprimis la ideon, ke la unuaj nifoj estas nesukcesaj teknikaj ideoj de la totalisma ŝtato Nazia Germanio meze de la 20-a jarcento. Kelkaj poste konstruitaj flugaj iloj estas similaj al fluganta subtaso, sed nun tiu speco ne normiĝis.

Filmetoj redakti

La Pentagono publikigis, la 28-an de aprilo 2020, tri filmetojn de supozitaj Nifoj. Ili estas faritaj de pilotoj de la usona mararmeo kaj jam aperis dum la pasintaj jaroj en interreto. La Pentagono nun mem publikigas ilin por montri ke la filmetoj estas realaj kaj ke certe temas pri Nifoj. “Ni volas forigi miskomprenojn el la mondo”, ili diras. La tri filmetoj estas faritaj en 2004 kaj 2015 kaj por la unua fojo publicitaj fare de To the stars Academy of Arts & Sciences, la esplor-institucio pri Nifoj de la eks-kantisto de Blink-182 Tom DeLonge, inter decembro 2017 kaj marto 2018. Tiam unu el la pilotoj atestis kiel li en 2004 faris la videofilmeton kiam li subite vidis flugantan strangan objekton.

Populara signifo redakti

NIFO en populara Esperanto povas ankaŭ signifi esceptan malbanalaĵon, kiu tute ne kongruas kun la samrangaj kaj samepokaj aĵoj de la sama universo.

Ekzemplo: La laste aperinta videoludo de Konami estas vera NIFO kompare kun la ceteraj videoludoj. Tiu dirmaniero estas tutnova kaj propona kaj ne jam estas uzata de plej multaj esperantistoj.

Vidu ankaŭ redakti

Bibliografio redakti

Richard L. Thompson, Tożsamość obcych. Starożytna wiedza o współczesnych zjawiskach UFO (traduko el la angla), (Identeco de fremduloj. Antikva scio pri la nununtempaj fenomenoj de Nifo) p. 486, Wydawnictwo ARCHE, Wrocław 1998 ISBN 83-909570-1-9

Eksteraj ligiloj redakti