Azova maro
La Azova maro (ukraine Азовське море, ruse Азовское море), situas en orienta Eŭropo kaj estas norda najbaro de la Nigra Maro, pere de kiu ĝi estas ligita kun la monda oceano. La nomo devenas de la rusia urbo Azov, kiu situas en la loko, kie la riveroj Don kaj Kubano enfluas la maron.
Azova maro | |
---|---|
Satelita foto de la Azova maro | |
Profundeco | |
Averaĝa | 8 m |
Maksimuma | 14 m |
Areo | 37 600 km² |
Speco | Enlanda maro |
Oceano | Atlantiko |
Loko | Apudmaro de la Nigra maro inter Ukrainio kaj Ruslando |
Koordinatoj | 46° 6′ 0″ N, 36° 30′ 0″ O (mapo)46.136.5Koordinatoj: 46° 6′ 0″ N, 36° 30′ 0″ O (mapo) |
Alfluantoj | Don |
Insuloj | neniu, sed kelkaj terlangoj |
Urboj | Mariupolo, Azov, Berdjansko |
Apartaĵo | tre malprofunda, tial en somero tre varma |
![]() Mapo de la Azova maro
| |

Geografio Redakti
La ĉebordaj ŝtatoj estas Ukrainio okcidente kaj Rusio oriente. La preskaŭinsulo Krimeo kaj la Tamanja duoninsulo dividas la Azovan maron disde la Nigra maro. La okcidenta bordo de la maro estas malprofunda sistemo el multaj insuloj kaj duoninsuloj, golfetoj kaj lagoj de sala akvo.
Ekonomio Redakti
Trafiko Redakti
Ĉar la rivero Don per kanaloj estas ligita kun la rivero Volgo (kaj pere de ĝi kun la Kaspia Maro, la Balta Maro kaj la Blanka Maro), la Azova Maro estas grava ligo por la ŝipa trafiko de Rusio kaj orienta Ukrainio al la direkto de la Nigra Maro - al Rumanio, Bulgario, Grekio kaj Turkio.
Ripozo Redakti
La areo de la maro estas 38.000 km², kaj la pleja profundeco nur 15 m. Pro tio dum la somero la akvo atingas relative altajn temperaturojn, tre agrablajn por banado. La nekrutaj deklivoj estas aparte oportunaj por ripozo kun infanoj. Ĉe la maro situas kelkaj ripozlokoj, inter ili plej popularas Jejsk, Primorsko-Aĥtarsk kaj Taganrog en Rusio, Berdjansko en Ukrainio.
Fiŝkaptado Redakti
Laŭ biologia produktivo la maro havas la unuan lokon en la mondo. Plej grande kreskas en ĝi bentoso kaj fitoplanktono. Tio kaŭzas ankaŭ grandan produktadon de fiŝo.