La Seimas [prononco Sejmas] estas la parlamento de Litovio. Ĝi havas 141 membrojn, kiuj estas elektataj por periodo de 4 jaroj. Proksimume duono el ili (71) estas individue elektitaj, la aliaj (70) elektiĝas per nacia baloto laŭ sistemo de proporcia reprezentado kaj partiaj listoj. Por ke ĝi rajtu je reprezentiĝo en la parlamento Seimas, partio devas atingi almenaŭ 5 procentojn de la entutaj voĉdonoj, kaj unio de pluraj partioj almenaŭ 7 procentojn de la entutaj voĉdonoj. La 12-an de oktobro 2008 finiĝis la baloto por la parlamenta periodo de 2008 ĝis 1012.

Seimas
emblemo
Baltijas Asamblejas 31.sesija Viļņā (8169464170).jpg
Sidejo Seimas Palace, Litovio
Retejo Oficiala retejo
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

EtimologioRedakti

La vorto "Seimas" etimologie rilatas al la pola vorto Sejm, la nomo de unu el la du branĉoj de la parlamento de Pollando, kaj al la latva vorto Saeima, kiu estas la nomo de la parlamento de Latvio.

La parlamenta konstruaĵoRedakti

La parlamenta konstruaĵo (litove Seimo Rūmai) en Vilnius estis konstruita fare de la arkitektoj Robertas Stasėnas, Algimantas kaj Vytautas Nasvytis.

Vidu ankaŭRedakti

La 12-an de oktobro 2008 en Litovio okazis balotoj por la nacia parlamento: pri tio vidu apartan artikolon.

Eksteraj ligilojRedakti